Vizitu Forumon

Shanshan Kuirejo

(GMT+08:00) 2013-04-10 14:58:14     Redaktoro:Shanshan

Peter Balaz el Slovakio: Kvankam mi venas el Slovakio, tamen la ĉinaj frandaĵoj tre plaĉas al mi. Mi ofte vizitas la ĉinan restoracion en mia urbo. Ofte mi imagas, se mi povus kuiri la ĉinajn pladojn en mia hejmo, estus ege mirinda afero! Mi devas diri, ke mi estas vegetarano, mi speciale volas lerni kuiradon de vegetaraj dietoj!

Gabriele Corsetti el Italio: Mi loĝas en Pekino pli ol 3 jarojn kaj jam kutimas al la ĉinaj manĝaĵoj, kiujn mi ĉiu-tage prenas. Mi vere deziras lerni kiel kuiri ilin. Feliĉe estas, ke miaj ĉinaj amikoj jam promesis liveri la instruadon de kuirado, tamen malfeliĉe, pro tempomanko, ĝis nun la kuir-klaso ankoraŭ ne komenciĝas. Ve, kiam mi eklernos?

Natura el Suda Koreio: Mi admiras la ĉinajn kulturon kaj frandaĵojn. Ĉiu-foje mi vizitas Ĉinion, mi provas variajn bongustaĝojn. Mi tre ŝatas la ĉinajn kaĉojn, kiuj estas malgrasigaj sed nutraj. Mi volas kuiri ilin por miaj familianoj, tamen mi ne scias ĝustan rimedon. Kiu helpos min?

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto