Vizitu Forumon

Shanshan Kuirejo

(GMT+08:00) 2013-04-10 14:58:14     Redaktoro:Shanshan

Babilante kun diverslandaj esperantistoj mi rimarkis, ke multaj el ili ŝatas ĉinajn manĝaĵojn, kaj pluraj interesiĝas eĉ pri la kuir-maniero. Tamen bedaŭrinde ili ne povas trovi kaj ĝustan kaj detalan receptojn. Do mi pensas, kial mi ne Esperantigu la receptojn de mia blogo, kiuj estas vaste aplaŭdataj de amikoj, kolegoj kaj nekonataj retanoj? Kial mi ne prezentu E-recepton pri kuirado de ĉinaj pladoj? Ja pro tio, naskiĝis la nova rubriko "Shanshan Kuirejo". En la rubriko, mi ne nur konigos al vi kiel kuiri la popularajn pladojn de ordinaraj ĉinaj familioj, ilojn, ujojn, kondimentojn, tranĉajn manierojn kaj spicaĵojn de diversaj nutraĵoj por ĉinaj pladoj, sed ankaŭ sciigos interesajn rakontetojn rilate al la pladoj.

Nun ni komencu! Kaj bonan apetiton!


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto