Vizitu Forumon

Esperantista anatomio: la familio Zamenhof (2)

(GMT+08:00) 2013-05-17 13:21:57     Redaktoro:Ding Xiaosong

Marko Zamenhof
Marko ZAMENHOF (naskiĝis la 27-an de januaro 1837 en Tykocin, mortis la 29-an de novembro 1907 en Varsovio) estas Esperanta formo de Markus Fabianviĉ Samenhof, "kristana" aŭ goja nomo de Mordeĥaj ZAMENHOF, filo de Fabian Zamenhof kaj patro de L. L. Zamenhof; instruisto de lingvoj franca kaj germana. Kavaliro de multaj ordenoj.

(Tombo de Marko Zamenhof en Varsovio)

Detala analizo de la oficialaj dokumentoj permesis konstati ke Mordka Zamenhof oficiale ŝanĝis sian nomon je Marek kaj postmorte la nomon de sia patro Fajwel al Fabian, kio oficiale estis registrita la 20an de aprilo 1871, marĝene de la pli frua naskiĝdokumento de Fejgla. Kelkaj nekonataj faktoj el la vivo de Zamenhofoj estis malkovritaj surbaze de la aktoj de la Ŝtata Arkivejo de Historio de Bjelorusio en Grodno. Printempe 1862 Marko Zamenhof deklaris sian profesion librotenisto. La mencio pri li kiel instruisto aperas iom malpli frue — jam en la sama jaro. Markon koncernas la noto en la dokumentoj de la ruslandaj sekretservoj pri la instruisto Zamenhof el Bjalistoko, kiu skribadis denuncleterojn al la caraj oficistoj. Unu el la denuncoj, anonima, koncernis alvenintan al Bjalistoko el Varsovio hebrean instruiston — Bernard Wildenbaum, kiun oni akuzis pro la uzado de polaj naciaj vestoj. La polico en la esplorado suspektis, ke tiun anonimaĵon verkis Zamenhof, ĉar li gvidis tiutempe konkurencan lernejon por knabinoj kaj jam pli frue skribis diversajn denuncleterojn.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto