Vizitu Forumon

Esperantista anatomio: la familio Zamenhof (2)

(GMT+08:00) 2013-05-17 13:21:57     Redaktoro:Ding Xiaosong
Zamenhof efektive tiutempe kunposedis la lernejon por judaj knabinoj. En 1866 en ĝi estis 63 lernantinoj. Pluraj polaj biografoj skribas ke Marko Zamenhof estis instruisto de la bjalistoka gimnazio (reala lernejo). [2] Se li instruis en tiu gimnazio, verŝajne tio estis nur mallonga epizodo, kiu verŝajne okazis post la "Januara Insurekcio" (do en 1864). Eventuala dungo de Zamenhof estus ligita kun la maldungo de multaj poloj, kio okazis post 1863. Tiam ruslandaj aŭtoritatoj maldungis multajn poldevenajn instruistojn. Oni opinias ke en 1873 la familio Zamenhof forlasis Bjalistokon. Tamen nerespondita estas la demando pri la vera kaŭzo de la translokiĝo de Zamenhofoj en Varsovion, kie Marko sendube avancis kiel instruisto de la germana lingvo en la Veterinara Instituto kaj en la reala lernejo, estante tiutempe nur unu el inter tri (!) hebreoj, kiuj rajtis instrui en la varsoviaj ŝtataj lernejoj [3]. Pro kio la provinca instruisto ricevis tiel gravan oficon? Poste li fariĝis ŝtata cenzuristo de la tekstoj en la lingvoj hebrea kaj jida kaj tiujn funkciojn ricevis nur la plej fidindaj personoj. Samtempe tio estis avanco en la oficista hierarkio.

(Memortabulo al Marko Zamenhof en Tykocin, lia naskiĝurbo)

Laŭ Z. Weinstein Marko Zamenhof estis sekreta konsilanto [4]. Verŝajne Weinstein eraris, ĉar la sekreta konsilanto estis tre alta, tria rango en la oficista ranglisto, kiu egalis al la rango de generalo en la armeo. Zamenhof verŝajne havis la 9an rangon "titola konsilanto", kio egalas al la oficira rango en pola armeo. Pruvas tiun fakton la rememoroj laŭ kiuj Marko, kun fiero, portis la spadon. Tia rapida avanco en la burokrata sistemo certe ne estis hazarda. La plej malgrandan distingon, pli frue antaŭis la detala, sekreta esplorado, pri la laŭleĝa agado de la distingoto. La "ŝlosilo" al tiuj okulfrapaj avancoj troviĝas verŝajne en la okazintaĵoj el la jaro 1862 kaj la tiama observado pri li, fare de la cara polico. Ĉu li tiam decidis pri sia konstanta kunlaboro kun la reĝimo? Malpli fruaj faktoj montras, ke tio estas tre verŝajna.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto