Vizitu Forumon

Dosieroj de Mondfamuloj: Steven Spielberg

(GMT+08:00) 2013-06-28 16:01:26     Redaktoro:Ding Xiaosong
Steven Allan SPIELBERG KDE (naskita la 18-an de decembro 1946 en Cincinnati, Ohio) estas usona filmreĝisoro, scenaristo kaj kinproduktoro. Dum sia pli ol kvarjardeka kariero en filmindustrio li surekranigis multajn temojn kaj ĝenrojn. Liaj unuaj sciencfikciaj kaj aventuraj filmoj, ofte celataj al infanoj, nun estas rigardataj kiel la praepoko de moderna filmproduktado en Hollywood. Tiuj estis filmoj, kiel ekz. Jaws (Mandibloj) pri granda blanka ŝarko; Proksimaj kontaktoj de tria tipo (Close Encounters of the Third Kind) kaj Ekterterulo (E.T.), filmoj pri la aventuroj de arĥeologo Indiana Jones; ktp. En pli posta tempo liaj filmoj komencis adresi ankaŭ aliajn temojn, ekzemple holokaŭston (Listo de Schindler), sklavecon (Amikeco), militon (Savante Soldaton Ryan) kaj terorismon (Munkeno).

(La portreto de Steven Spielberg )

Spielberg gajnis Oskar-kinopremion kiel Plej Bona Reĝisoro en 1993 por Listo de Schindler kaj en 1998 por Savante Soldaton Ryan. Kvar liaj filmoj, Mandibloj (1975), Rajdantoj de perdita Arko (1981), Ekterterulo (1982), kaj Jurassic Park (1993) siatempe fariĝis la plej sukcesaj filmoj inter ĉiuj filmoj, filmitaj ĝis tiu tempo. Nuntempe la nekorektita sumo de ĉiuj filmoj, kiujn reĝisoris Spielberg superas 8,6 miliardojn da usonaj dolaroj. Forbes-magazino pritaksas la personan havaĵon de Spielberg kiel $3.0 miliardoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto