Vizitu Forumon

Dosieroj de Mondfamuloj: Steven Spielberg

(GMT+08:00) 2013-06-28 16:01:26     Redaktoro:Ding Xiaosong
En la jaro 1994 Steven Spielberg kune kun Jeffrey Katzenberg kaj David Geffen fondis la filman studion DreamWorks, kiu sekve produktis tre sukcesajn animaciajn filmojn kiel Shrek (2001) (la unua filmo, kiu gajnis la Oscar-premion "plej bona animacia filmo"), Shrek 2 (2004), Shark Tale ("Ŝarka Rakonto") (2004), Madagascar ("Madagaskaro", 2005) kaj Over the Hedge ("Super la Heĝo", 2006).

( Eksterterulo, kiu estas la mejloŝtona filmprodukto aventura kaj sciencfikcia  )

 

Spielberg kutime subtenas la kandidatojn el la Demokratia Partio de Usono. Li donacis pli ol 800 mil usonajn dolarojn al la Demokratia Partio kaj ties membroj. Li estis intima amiko de la eksa prezidento de Usono Bill Clinton kaj li laboris kun li por pretigi la solenan festadon de jarmilo (Millenium) en Usono. Li estis reĝisoro de la 18-minuta filmo por la projekto, laŭ la scenaro de John Williams kaj sub la titolo The American Journey ("Usona Vojaĝo). Tiu filmo estis montrita dum la Jarmila Ĉefkoncerto (Millenium Gala) en Usono la 31-an de Decembro, 1999 en la Nacia Halo ĉe Reflecting Pool, kiu situas ĉe la bazo de Lincoln Memorial en Washington, D.C..


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto