Vizitu Forumon

Dosieroj de Mondfamuloj: Oprah Winfrey

(GMT+08:00) 2013-07-05 15:31:41     Redaktoro:Ding Xiaosong

Oprah Winfrey (naskigita 29-an de januaro, 1954) estas usona televida intervjuistino de The Oprah Winfrey Show, la plej populara intervjua serio de televida historio. Ŝi ankaŭ estas influa libro-kritikistino, Oskar-nomumita aktorino, kaj filantropo. Laŭ revuo Forbes ŝi estas la plej riĉa afrika-usonano de la 20-a jarcento, kaj la sola nigrula miliardulo por tri sinsekvaj jaroj. Revuo Life nomis ŝin kiel la plej influan virinon de ŝia generacio.

Oprah Winfrey estis naskita en Konsciusko (Misisipio) al baptisma familio. Ŝiaj gepatroj estis needzaj geadoleskuloj. Ŝia denaska nomo estis Orpa Gail Winfrey, nomata laŭ Orpah, bofilino de Naomi en la Libro de Rut en Biblio. Winfrey diris, ke pro problemoj de prononcado kaj literumado de "Orpah", la "r" kaj la "p" estis interŝanĝitaj. Ŝia patrino, Vernita Lee, estis ĉambristino, kaj ŝia patro estis karbonministo, kaj poste barbiro kaj urba magistratano. Kiam ŝi estis junaĝa, ŝi loĝis kun sia avino, kiu instruis ŝin kiel legi 3-jaraĝan. 6-jaraĝa, Winfrey transloĝis al la geto de Milwaukee (Viskonsino) por loĝi kun sia patrino.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto