Vizitu Forumon

Dosieroj de Mondfamuloj: Oprah Winfrey

(GMT+08:00) 2013-07-05 15:31:41     Redaktoro:Ding Xiaosong

Ŝi diris, ke ŝi estis sekse mistraktita ekde sia 9-a jaro de kaj ŝia kuzo, kaj onklo, kaj familia amiko. Malgraŭ sia malbona hejma vivo Winfrey estis bonega studento, preterpaŝante du nivelŝtupojn en bazlernejo. Kiam ŝi estis 18-jaraĝa, ŝi gajnis beleco-konkurson por nigruloj en Tenesio. Ŝi ankaŭ gajnis orator-konkurson, kiu permesis ŝin ĉeesti Tennessee State University senpage, por studi komunikadon. En Tenesio ŝi estis ĉefa novaĵlegisto ĉe pluraj televidaj elsendejoj. En 1983 Winfrey transloĝiĝis al Ĉikago por estri intervjuo-televidserion, AM Chicago.

Post nur kelkaj monatoj ĝi populariĝis kiel la plej populara intervjuo-televidserio en Ĉikago. Ĝi estis renomita The Oprah Winfrey Show, kiu ekelsendis trausone je 8-a de septembro 1986. Ŝia televidserio rapide populariĝis kiel la plej populara tia televidserio en Usono. Apud ŝiaj televidaj aperoj, Winfrey kunfondis la virina televida reto Oxygen. Ŝi ankaŭ estas la prezidento de produkto-studio Harpo Productions ("Oprah" legita de malantaŭe antaŭen).


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto