Vizitu Forumon

Dosieroj de Mondfamuloj: George Soros

(GMT+08:00) 2013-08-08 17:14:20     Redaktoro:esperanto

Dum longaj jaroj Soros ne implikiĝis en la usonan politikon, sed tio ŝanĝiĝis kun prezidanto George W. Bush, kiun Soros klopodis malhelpi reelektiĝi per investo de 5 milionoj da usonaj dolaroj kun MoveOn.org por forigi Bush-on. Li verkis The Bubble of American Supremacy ("La veziko de usona supereco"), kiu aperis en januaro 2004. La patro de George Soros, Teodoro Ŝvarc, estis esperantisto; oni povas interpreti la familian nomon 'Soros' alprenitan dum la tridekaj jaroj kiel aludon al Esperanto (ĝi estas la futura formo de la verbo sori), sed ne ekzistas certeco pri tio laŭ la tradukinto de pluraj verkoj de Soros, Humphrey Tonkin. Dum lia junaĝo en la 1930-aj kaj la 1940-aj jaroj en Budapeŝto, oni parolis Esperanton en la hejmo. Ofte troviĝas informoj, ke George Soros estus denaska parolanto de Esperanto, sed laŭ Humphrey Tonkin tio ne estas vera; hodiaŭ Soros ne plu uzas la lingvon.

( Soros donis parolon en Malajzio )

Esperanto-verkistoj kaj aliaj esperantistoj vizitadis ilian hejmon, kaj kiam la juna George Soros en 1947 foriris el Hungario al Britio tra Svislando, partopreninte en la 32-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno,inter liaj unuaj faroj estis ligi kontaktojn kun la britaj esperantistoj en Londono. Tio laŭ li pruvis la utilecon de Esperanto, ĉar "kien ajn oni iris, oni trovis iun kun kiu oni povis paroli [en Esperanto]". Tion George Soros diris dum simpozio From Zamenhof to Soros: A Symposium ("De Zamenhof al Soros: Simpozio") organizita de la Universala Esperanto-Asocio en Novjorko la 15-an de decembro 2010 (okaze de la Zamenhofa tago), kiam prezentiĝis anglalingva traduko de la libro Modernaj Robinzonoj de lia patro. George Soros mem ĉeestis dum proksimume unu horo, el kio li dum deko da minutoj prelegis pri la rilatoj inter Esperanto kaj sia familio. Petita de ĵurnalisto, George Soros citis parton de la poemo La vojo de L. L. Zamenhof kiun li kiel junulo lernis.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto