Vizitu Forumon

Rakonto pri maljunulo Niu Juan, gravuristo de sigeliloj

(GMT+08:00) 2012-11-09 15:42:14     Redaktoro:esperanto

En la ĉina tradicia kulturo, "poezio", "kaligrafio", "pentroarto" kaj "gravurado de sigelilo" estas nomataj "kvar perfektaj lertecoj", kaj ili ofte kune konsistigas unu artaĵon kaj montras la spiritan mondon de ĉinaj kleruloj, tial ĉinaj kleruloj de generacio al generacio strebas al teno de la kvar lertecoj. Kvankam "sigelilfaro" estas la plej miniatura arto, tamen ĝi posedas profundan kaj ampleksan enhavon. De la antikva tempo, multaj ĉinoj interesiĝas pri kaj sin dediĉas al gravurado de sigeliloj, 90-jaraĝa Niu Juan ĝuste estas unu el ili.

"En la ĉina tradicia kulturo, "poezio", "kaligrafio", "pentroarto" kaj "gravurado de sigelilo" estas nemankigeblaj. Kompare pentrado estas iam facile, kaligrafado estas pli malfacila ol pentrado kaj gravurado de sigeliloj estas plej malfacila."

Anstataŭ skribilo gravurilo faras gravuradon. En Ĉinio naskiĝis la gravurado de sigeliloj en la malproksima antikveco. En la Qin-dinastio (221 a.K—207 a.K), kiel signoj de potenco de altranguloj kaj nobeloj kaj kiel atestoj en ĉiutaga vivo, sigeliloj estis ĝenerale uzataj. Kaj en Juan-dinastio (1206—1368), Ming-dinastio (1368-1644) kaj Qing-dinastio (1633-1911), faktoroj de kaligrafio kaj pentroarto estis enigitaj en gravuradon de sigeliloj, tial en sigeliloj estas eleganteco de kaligrafio, beleco de pentroarto kaj lerteco de gravurado, ĝuste pro tio sigeliloj estas egale famaj kiel "poemoj", "kaligrafiaĵoj" kaj "pentraĵoj".

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto