Vizitu Forumon

Rakonto pri maljunulo Niu Juan, gravuristo de sigeliloj

(GMT+08:00) 2012-11-09 15:42:14     Redaktoro:esperanto

La plej granda atingo de Niu Juan estas gravuri silegilojn en li-kaligrafio, la oficiala ĉina manskribo de la Han-dinastio (206 a.K—220 p.K), En Ĉinio ekzistas multe da ideografiaĵoj, plifrue oni faris gravuradon en zhuan-kaligrafio, la specojn de antikva stilo de ĉina kaligrafio. Sekve de evoluado de la epoko, pro ĝia komplikeco nun plej malmultaj personoj uzas ĝin, kaj simplaj li-kaligrafio, la modela kaligrafio kaj la simpligita ĉina ideografiaĵo estas popularaj.

"Precipe la zhuan-kaligrafio, uzata antaŭ la Qin-dinastio (221 a.K—296 a.K), estas malkonata. Por disvolvi la gravuradon de silegiloj, necesas uzado de kaligrafio populara. Li-kaligrafio kaj la simpligita ĉina ideografiaĵo ĝuste estas ĉi tiaj."

La kreivo de Niu Juan estis konfirmita de Qi Gong, ĉina fama majstro pri ĉina kulturo.

"Li konfirmis mian faron kaj diris admiron al mi."

Sub la gravurilo de maljunulo Niu Juan, la ĉinaj ideografiaĵoj montras belecon!

En la rakonto pri Niu Juan, vi povas vidi la sintenon detaleman kaj precizeman, rafinitajn manierojn kaj elkoran kontaktiĝon de la generacio de Niu Juan.

En la ĉambro de Niu Juan, ĉie troviĝas la ĉina ideografiaĵo "Fu", signifanta feliĉon, pro tio la ĉambro plenas de la atmosfero de feliĉo. Familianoj diris, ke en ĉiuj printempaj festoj, Niu Juan skribis la ideografiaĵon "Fu" por si mem.

La intereso kaj ĉarmo de ĉinaj kleruloj ĝuste estas enkorpigata en unu silegilon, ankaŭ en ĉiutagan vivon.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto