Vizitu Forumon

Internacia foiro "Arto Ĉinio"

(GMT+08:00) 2012-11-15 17:12:13     Redaktoro:esperanto

Karaj amikoj, la 2-an de novembro en la Nacia Agrikultura Ekspoziciejo inaŭguriĝis la internacia foiro pri Arto en Ĉinio, kiu estas organizata de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la Kultura Ministerio de Ĉinio. En la tri-taga ekspozicio estas ekspoziciitaj miloj da verkaĵoj, kiuj estas kreitaj de centoj da artistoj el Ĉinio, Rusio, Aŭstralio, Pollando, Nord-Koreio, Francio, Turkio kaj Germanio.

La foiro areas je dekmil kvadrataj metroj, kaj tie estas ekspoziciitaj ĉinstilaj pentraĵoj, olepentraĵoj, kaligrafaĵoj, gravuraĵoj, skulpturoj, porcelanaĵoj kaj artaj ekipaĵoj. Ĉeestis centoj de artaj institutoj el diversaj landoj.

De la jaro 2006, sinjoro Merzlyakov Victor alportas amason da elstaraj verkaĵoj de rusanoj al Ĉinio, multaj el ili jam estis aĉetitaj de ĉinoj. Laŭ li, la ĉina merkato pri artaĵoj estas granda.

"Lastajn jarojn rusaj bildoj estas varme bonvenigataj. La ĉina kulturo havas malproksiman fonton kaj longan fluon, kaj ĉina ekonomio rapide disvolviĝas, tial la potencialo de la ĉina merkato estas granda."

Pola pentristo Galeria unuafoje venis al Ĉinio, ankaŭ unuafoje partoprenis en ĉina foiro pri kulturo kaj arto. Ŝi alportis siajn karakterizajn bildojn.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto