Vizitu Forumon

Internacia foiro "Arto Ĉinio"

(GMT+08:00) 2012-11-15 17:12:13     Redaktoro:esperanto

"Virinoj estas plej belaj, decidemaj kaj grandaj. Tial miaj bildoj temas pri ili. Per koloroj, linioj kaj aliaj faktoroj mi klopode montras ilian belecon. Orientaj kaj okcidentaj virinoj posedas diferencajn figurojn, sed ilia koro estas same bela. Mi esperas havi ŝancon montri la belecon de orientaj virinoj."

Ankaŭ ĉina pentristo Hao Li atentas virinojn. Antaŭ unu jaro ŝi naskis filon. Nun en bildoj ŝi esprimas la senton de patrino.

"Mi profundigis mian komprenon pri la vivo. La naskado alportis al mi multe da inspiroj, nun mi staras sur la nova starpunto de arto."

La kurantjara internacia foiro pri arto en Ĉinio estas la dua. Kiel juna foiro, ĝi estas atentata.

Yesimi Turanli, direktorino de Arta Agentejo PI ,diris:

"Kvankam ĝi estas juna, sed ĉiuj laborantoj diligente laboras. Mi esperas, ke ĝi fariĝos grava foiro pri kulturo kaj arto en la mondo."

Pola ambasadoro en Ĉinio esprimis:

"Kiel ponto, kulturo ligas diversajn landojn kaj popolojn, tio estas la ĉarma afero. Per la ponto proksimiĝas diverslandaj popoloj."

Dum la foiro la organizanto ankaŭ okazigos 5 temajn aktivadojn pri tuĉpentraĵo, delikatlinia pentraĵo, ceramikaĵo, bokaro, kaj investo en okcidentaj artaĵoj. La artaj amantoj povas iri kaj ĝui la artaĵan festenon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto