Vizitu Forumon

William Auld, la poeto de "la esperanta popolo" kaj liaj poemoj: Prelego de USUI Hiroyuki

(GMT+08:00) 2014-09-10 15:35:48     Redaktoro:Ĝoja

Prezento de la poemo Al amatino ne-esperantista de William Auld

Al amatino ne-esperantista

Ekliernis Esperanton vi evitas:

tre bone, kara, scias mi la kaŭzon

de tio, ke vi kvazaŭ sentas naŭzon,

kiam mi iom esperantan citas.

Ho, jes! Ĉu kredas vi, ke mi ne vidas

tiun subitan spasman spiropaŭzon?

pri l' lingvo sentas vi ĵaluzotaŭzon.

ke mian amon vi kun ĝi dividas!

Kara, pripensu: ĉu ne bone sentus

se pri la aferet' vi ne kontentus

sed entreprenus Zamenhof-ekzercojn?

Ĉar tiam certe vivus vi pli home

kaj sentus kun,ne kontraŭ mi-kaj krome,

vi poste povus legi miajn poemojn

Prezento de la poemo La purigemulino de William Auld

La purigemulino

Vere ne estas mi sarkasma-

vi estas tro entuziasma

vi per svabrilo kaj sitelo

purigus eĉ en la ĉielo

Anĝelajn harpojn vi polurus

Ĝis ĉia muzikem'forkurus

Kaj se (ĝi ŝajnas neprobabla)

Vi irus al la fajr' diabla

Vi ardajn cindrojn forŝovelus

Kaj la kamentojn vi skovelus

Ĝis mem Sadam' despere muĝus

Kaj plore en tavem' rifuĝus

Kara, ĉu vi ne povas vidi,

ke estus bone, iom sidi?


Dramo de la poemo Ebrio de William Auld


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto