Vizitu Forumon

Fulmo de klara ĉielo kun potenco: Brazila bando Barok 'Projekto

(GMT+08:00) 2014-10-29 10:27:55     Redaktoro:Ĝoja


Rafael Milhomem


Muniz

La intervjuo

ĈRI: Ĉu nun la membroj de la grupo estas vi kaj Muniz? Ĉu muziklaboro estas viaj profesioj?

Rafael Milhomem : Jes, la membroj estas en tiu momento, nur mi kaj Muniz. La aliaj muzikistoj estas invititaj/dungitaj laŭ neceso por koncertoj kaj muzikregistrado. La muziklaboro estas nia profesio, mi estas diplomigita pri muziko ĉe UFG (Federacia Universitado de Gojaso). Mi kaj Muniz ankaŭ estas muzikinstruistoj.

ĈRI: Kie la grupo troviĝas?

Rafael Milhomem :La bando troviĝas ĉe centro-okcidenta regiono de Brazilo. Sed Mi loĝas en malsama urbo ol Muniz. Sed tio ne estas baro por verki, muzikigi aŭ labori en aferoj de BaRok'.

ĈRI: Ĉu vi kantas en alia lingvo krom Esperanto?

Rafael Milhomem :La bando BaRok' kantas nur esperante, tio estas nia celo! Kaj nia revo estas enŝovi esperantan muzikon inter la internacia rokmedio!! Sed ni havas apartajn muziklaboroj en kiuj oni kantas en portugala aŭ angla, aŭ nur instrumente.

ĈRI: Ĉu viaj kanzonoj temas ĉefe pri milito, indiĝeno kaj similaj seriozaj temoj?

Rafael Milhomem :Jes, tioj estas la ĉefaj temoj, pri kiuj ni verkis sed muziko ne havas baron, ni povas verki pri kelkaj temoj kiuj interesiĝas al ni. Inkluzive ni jam havas temoj pri venontaj laboroj!

ĈRI: Bonvole konigu la celon de via grupo.

Rafael Milhomem :La ĉefa celo nun estas registri/efektivigi nian unuan fizikan albumon nomita "La Ruĝa Rivero". Por tio oni necesas ian apogon! Tiuj kiuj volas apogi nin, devas antaŭ mendi la Kd-n ĉe Vinilkosmo! Jen la ligilon: http://goo.gl/5pvMO

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto