Vizitu Forumon

Fulmo de klara ĉielo kun potenco: Brazila bando Barok 'Projekto

(GMT+08:00) 2014-10-29 10:27:55     Redaktoro:Ĝoja

Noto de raportistino Ĝoja

Estas tute hazarde koni la bandon BaRok' Projekto. Antaŭ preskaŭ unu monato mi petis de samideanoj reklami originalan esperantajn kantojn por popularigi nian lingvon en la ĉina poŝtelefona interreta platformo Wechat (simila WhatApp). Rapide respondis Rafael Milhomem, kaj li reklamis la kanzonon La Plej Bona Ĉasisto, kiun mi aldonis sube.

Fakte ol metalroko mi persone preferas pli mildan muzikstilon. Sed aŭdinte la kazonon mi tuj estis allogita, precipe de la temo: la naturo, la indiĝeno kaj la kulturo. Min trafis la forta volo koni la bandon: kiuj estas la membroj, kio estas ili, kaj kial ili verkas kantojn kun ĉi tiaj temoj?

Tial naskiĝis la intervjuo.

Iuj retanoj komentis: "BaRok' Projekto venis kiel fulmo de klara ĉielo kun potenco kaj forto, antaŭe estis abismo en muziko, kiu nun estas plenigita." Tion mi konsentas. Estas simplaj sed pensigaj la enhavo kaj la temo de verkaĵoj de la bando.

Karaj legantoj, al vi mi reklamas la bandon BaRok' Projekto, mi ankaŭ atendas la sekvan albumon"La Ruĝa Rivero".


Kanzono: La Plej Bona Ĉasisto
(el la Disketo de 2013, titolita "La Plej Bona Ĉasisto")

Voĉo: Leo Yanes

Basgitaro: Murilo Ramos

Drumo: Júnior Nieri

Eletrik-Gitaro: Muniz

Eletrik-Gitaro: Rafael Milhomem

Desegno de la kovrilo kaj teksto: Rafael Milhomem

Grafika Dezajno: Dimitri Kawada

Teksta Reviziisto: Rikardo Cash

Subteno: KuboF, Flo kaj Vinilkosmo

Anjanga' (Anhangá 1), potenca protektanto de la nobla arbar'

Anjanga' 你是尊贵的丛林的有力保护者

Ĉieestanta okulo kiu zorgas niajn fratajn bestojn.

是我们兄弟一样的动物的守护者

Anjanga,(印第安人的丛林和动物的保护神)

Mi petas vian permeson 请你允许

por kapti nian nutraĵon. 我捕获我们的猎物

Ĝi uzas sian agreson 它靠进攻来获得勇气

kiel ilon por akiri kuraĝon.

Mi disdividos ĉiun pecon kun miaj sangogefratoj.

我和我的血缘兄弟分享猎物

Fortecon de l´ ĉasaĵo fortigas ĉiu indiĝena anim'.

每一个土著人的心灵给猎物以力量

Bestan animon dioj alvokas

众神召唤走了动物的灵魂

sed ĝia karno ĉi tie restas.

它的肉体却留在了这里

Sur la restaĵoj la ŝimo kreskas,

霉菌在遗体上生长着

do patrintero nutraĵon ja sorbas.

大地母亲吸收着营养

Besto fuĝas turmentata.

被抓的动物逃了出来

Jen ĝi falas kaj stariĝas.

它摔倒了,又站起来接着跑

Mi cele kuras, malantaŭ ĝi.

我在后面追赶它

Kurante, ĝi timas pri sia destin'.

它拼命地跑,害怕被抓住

Tra arbaro ĝi sin kaŝas,

它藏在了丛林里

Ĝi ja estas ruza besto.

它是狡猾的动物

Akran lancon do mi ĵetas.

我投出尖锐的长矛

Jen nutraĵo. Ni havos feston!

(击中了它)这是我们的食物,我们将会庆祝这一胜利。

Mi estas Jaŭara (Yawara 2),

我叫Jaŭara

Filo de Ĵagŭaresa' (Jaguaressá 3).

是Ĵagŭaresa'的儿子

Mi estas la plej bona ĉasisto

en tuta arbar'.

我是整座森林里最好的猎手

Piednotoj:

1. Anhangá, el la tupia lingvo. Laŭ la indiĝenoj, ĝi estas spirito kiu protektas la bestojn kaj la arbaron. Por la katolikoj, laŭ la jesuitoj, ĝi signifas demonon.

Anhangá,来自图皮语。根据土著人的说法,它是森林和动物的保护神。对天主教徒来说,根据耶稣信徒的说法,它意味着魔鬼。

2. Yawara signifas "jaguaro" aŭ "hundo". Ĝi estas la nomo de nia ĉefa rolulo.

Yawara 意思是美洲豹或者狗。这里是这首歌歌唱的主角。

3. Jaguaressá signifas "jaguara okulo". Li estas la patro de Jaŭara' (Yawara).

Jaguaressá意思是美洲豹的眼睛,他是Yawara的父亲。


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto