Vizitu Forumon

Qingdao bierumas kun la mondo

(GMT+08:00) 2009-08-13 09:09:40

Qingdao estas marborda urbo en la orienta parto de Ĉinio. Tien multajn vizitantojn altiras ne nur la lazura ĉielo, blua maro kaj ruĝtegmentaj domoj, sed ankaŭ fama biero, tiom pli, ke ĉiujare en la mezo de aŭgusto la urbo okazigas grandiozan internacian bierfestivalon. En la hodiaŭa programero ni invitas vin al la urbo Qingdao por apreci esceptan ĉarmon de la ĉina biero-urbo.

En la fama frandaĵa strato Yunxiao de la urbo Qingdao raportisto renkontis sinjoron Wang kaj liajn familianojn el Pekino. Parolante pri la urbo Qingdao kaj la loka biero, li diris al la raportisto:

"Mi venis el Pekino por pasigi feriojn kune kun miaj familianoj. Ĉi tie ni ĝuas marventon kaj gustumas la lokan bieron. Maraj fiŝoj kaj krustuloj estas vere frandaĵoj. La bierumo postulas la lertecon. Por plene ĝui la guston oni devas fari grandan enbuŝigon kaj malrapide gluti la bieron. Tiu ĉi biero estas iom maldolĉa, tamen tre refreŝiga."

Dum manĝado en restoracio sinjoro Wang bierumis kune kun siaj familianoj. Li diris, ke li ne zorgas pri bieromarkoj, tamen gustumado de la loka biero estas aparte plezuriga por turismantoj en la urbo Qingdao. Biero fariĝis somera trinkaĵo nemankigebla al manĝado ĉu en apudvojaj butikoj ĉu en pintklasaj hoteloj de la urbo.

En la 1980-aj jaroj loĝantoj de la urbo Qingdao ofte sin refreŝigis per bierumo en someraj tagoj. Estis la sceno, ke kelkaj homoj sidantaj ĉe vojrando babilas kaj trinkas bieron el ladoj aŭ vazoj. Sed nun ne ekzistas tia sceno, tamen en loĝkvartaloj aŭ ĉe restoracioj oni ofte povas vidi, ke lokanoj aĉetas bieron per diversaj ujoj, tio estas vere fenomeno aparta al la urbo Qingdao.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto