Vizitu Forumon

Qingdao bierumas kun la mondo

(GMT+08:00) 2009-08-13 09:09:40

Biero de la marko Qingdao naskiĝis antaŭ 106 jaroj. Germanaj kaj britaj komercistoj kune fondis bierfarejon, la plej grandan tiam en la Ekstrema Oriento. Nun la malnova bierfarejo fariĝis biermuzeo de la urbo Qingdao. Fraŭlino Li, gvidistino de la muzeo, diris al la raportisto: 

"Tio ĉi estas la plej malnova biermarko, kaj la registrita signo lumturo estas simbolo de la urbo Qingdao. Sed sur la nuna marko estas varfo, alia simbolo de la urbo Qingdao."

Bierfarejo de Qingdao estas unu el la plej malnovaj bierfirmaoj en Ĉinio. Fine de la 1990-aj jaroj la bierfarejo de Qingdao estis restrukturata kaj ŝanĝiĝis kiel akcia kompanio. Nun la kompanio fondis pli ol 50 filiojn en 18 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio. Ĝi celas esti internacia korporacio posedanta influhavan markon en la mondo.

Sinjorino Ji Weihua estas veterana oficisto de la bierfarejo de Qingdao. Ŝi laboras komence kiel inspektanto kaj nun kiel vicdirektoro de la sekcio pri publikaj rilatoj. Laŭ ŝi la bierfarejo ĝuas prestiĝon en la mondo ĉefe pro sia 100-jara historio. Ĝi estas fondita de germanaj kaj britaj komercistoj, kaj poste japanoj transprenis ĝian administron. Rigora laborstilo de germanoj kaj detalema administro de japanoj enradikiĝis en kulturo de la bierfarejo. Ji Weihua diris:

"Nia bierfarejo sin karakterizas per rigoreco, harmonio, normeco kaj honesto. La urbo Qingdao havas propran kulturon, malfermeman kaj grandiozan same kiel oceano, kaj la bierfareja dungitaro havas animstaton konforman al la kulturo."

Ji Weihua kun granda intereso konigis al la raportisto spektaklon de la internacia bierfestivalo. Ĉiuaŭguste bierkomercistoj, turistoj el diversaj lokoj de la mondo kaj lokanoj trinkas pli ol 1 000 tunojn da biero en 16 tagoj de la bierfestivalo. Ŝi diris:

"Lokanoj rigardas la festivalon kiel propran feston. Oni spektas prezentadojn kaj trinkas bieron kune kun siaj familianoj aŭ amikoj."

Laŭ statistiko en la jaro 2006 internacia bierurbo de la urbo Qingdao akceptis 3,25 milionojn da vizitantoj, oni trinkis entute 1 300 tunojn da biero, kaj la konsumo atingis 623 milionojn da juanoj. Tio profitigis al la urbo 3 miliardojn kaj 306 milionojn da juanoj.

La internacia bierfestivalo estas la plej grandioza en Azio. Lin Xingyu, ĉefkonsilisto de oficejo de la bierfestivalo, opinias, ke 100-jara historio kaj marborda urbo dotis la internacian bierfestivalon per grandanima temperamento.

"Mi opinias, ke plej granda kontribuo de la bierfestivalo al la urbo evidentiĝas en la kulturo. Dum 100 jaroj la bierfarejo kreis por la urbo tre profundan kulturan atmosferon, kaj la urba kulturo jam transformiĝis en fortojn. Oni memoras tiun ĉi urbon kaj pro la biero kaj pro la maro."

Baldaŭ inaŭguriĝos ĉi-jara bierfestivalo. Vizitantoj el diversaj lokoj de la mondo renkontiĝos en tiu ĉi bela marborda urbo por pasigi agrablajn tagojn. Biero fariĝos la ĉiama babiltemo pri la urbo Qingdao.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto