|
|
||
Komence sinjoro Zhao lernis la tamburmuzikon nur por pano, sed nun la tamburmuziko jam fariĝis nemankigebla parto de lia vivo.
"Mi ja ŝatas tion ĉi. Nun, mi kantas, se mi volas. Mi kantas, ludas, ĉar mi ŝatas. Eĉ kiam mi iras al foiro, portante vekton, mi kantas kun takto inter la manoj."
Sed nun pli kaj pli multaj ŝatas furorajn kantojn. Pri tio sinjoro Zhao tre maltrankvilas, li timas, ke tiu ĉi antikva muziko perdiĝos.
"Se ĝi perdiĝos, la koro doloros al mi."
Estas konsolinde, ke nun en Xi'an troviĝas jam 4 aŭ 5 societoj pri la tamburmuziko. Iliaj membroj ĉiuj estas obstinaj sekvantoj de tiu ĉi antikva muzika arto. La tamburmuzika societo en la vilaĝo Hejiaying ja estas unu el ili.
La muzikaĵo Dengkou estas repertuaro de la tamburmuzika societo en la vilaĝo Hejiaying. Ĉiufoje, kiam gravaj gastoj venas en la vilaĝon aŭ ili faras prezentadon ekstere, ili nepre ludas tiun ĉi muzikaĵon. Antaŭe en la vilaĝo nur viroj povis lerni ludadon, sed nun pli kaj pli multaj virinoj aliĝis al la societo. He Zhongxin, estro de la societo, diris pri la ŝanĝiĝo de la membroj:
"Antaŭe ni heredigis la teknikon nur al viroj, ne al virinoj, kaj al familiklananoj, ne al eksteruloj. Sed nun, pro socia evoluado, plejparte viroj laboras ekstere kaj al ili mankas la tempo por ludi, dume virinoj relative havas pli multan tempon. Tial, de la jaro 2002 virinoj eklernis la teknikon, tamen, komence nur por sin distri."
En la lastaj jaroj, pro la aliĝo de multaj virinoj, la societo disvolviĝas de pli ol 10 homoj en la komenco ĝis pli ol 60 nun, aĝe de pli ol 20 jaroj ĝis pli ol 60. Ĉiuj membroj de la societo havas sian laboron. Tage, iuj el ili laboras sur kampo, aliaj lukras ekstere; vespere ili ĉiuj kolektiĝas kaj kune sin ekzercas en la ludado de tamburmuziko.
La membroj de la societo ĉiuvespere persistas sin ekzerci en ludado de la tamburmuziko. Vintre la temperaturo en la nordo de la provinco Shaanxi plejparte restas malsuper nulgrado kaj en la simpla domo de la societo ne estas instalita hejtilo, sed ĉiuj membroj de la societo ĉirkaŭsidas por vigle ludi la antikvan muzikon.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |