Vizitu Forumon

Tamburmuzika societo de la vilaĝo Hejiaying

(GMT+08:00) 2009-08-14 16:23:26

Membro He Sukui aĝas jam pli ol 40 jarojn. Li estas ordinara taksiisto en la urbo Xi'an. Tage li aŭtas, sed vespere li partoprenas en provludo de la tamburmuziko. Pri tio li parolis kun granda plezuro:

"Se la societo havas aktivadon, kiam ajn, mi ĉesigas mian aŭtadon kaj en ĝi partoprenas, eĉ se perdante mian enspezon, ĉar mi ne volas, ke la arto perdiĝu. Mi memoras, ke iufoje ni faris prezentadon en Pekino, tiam ĝin spektis ankaŭ ministro pri kulturo, kaj li diris, ke nia trezoro neniel perdiĝu. Tiu ĉi frazo donis al mi profundan impreson, tial mi partoprenas en aktivadoj, malgraŭ monperdo."

Prezentado en Pekino estas fierinda afero por la societo. Ili prezentis ne nur en la urboj Xi'an kaj Pekino, sed ankaŭ en Jordanio kaj Malajzio. Temante pri la prezentado en Jordanio, He Sukui diris:

"Kiam ni prezentis la tamburmuzikon en Jordanio, multaj ŝtatestroj spektis ĝin. Ni sukcesis plene. Ili spektis tre serioze kaj en la fino donis 6-7 minutojn por aplaŭdadi. Nia prezentado korskuis ilin, kaj samtempe al ili konigis nian ĉinan antikvan kulturon."

Krom eliri eksteren por prezenti, la Tamburmuzika Societo de Hejiaying ankaŭ allogas multajn alilandajn muzikistojn, ekzemple, el Italio, Germanio kaj Aŭstrio. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, fama itala muzikistino Raffaella vizitis speciale la societon, kaj reveninte sialanden, ŝi verkis libron, titolitan Ĉina Tradicia Muziko, en ĝi troviĝas ĉapitro speciala pri la tamburmuziko de Hejiaying. Zhang Zhao, estro de la elementa lernejo Hejiaying, rememoris la historion:

"Ŝi alte taksis la muzikon. Ŝi diris, ke nia muziko estas la plej antikva simfonio en la mondo. Dank' al ŝia konigo, okcidentanoj konas nian antikvan muzikon."

Nuntempe, en la societo lernas la tamburmuzikon ne nur pli ol 60 membroj de la societo, sed ankaŭ lernantoj de la elementa lernejo Hejiaying. La vilaĝo senpage liveras instrumentojn al la lernejo, kaj la direktoro de la societo He Zhongxin persone instruas al la lernantoj ludadon pri la tamburmuziko. La estro de la lernejo konigis:

"Kiam mi venis en la lernejon, mi vidis, ke nur kelkaj maljunuloj faras heredigan laboron por la tamburmuziko. Mi opinias, ke por daŭrigi la nacian kulturon oni devas komenci de infanoj. Pro tio, ekde la jaro 2004, ni kunlaboris kun la vilaĝo. Ni esperas, ke per lerneja maniero tiu ĉi antikva kulturo povas herediĝi inter infanoj de generacio al generacio."

Maljuna muzikludanto Zhao Gengchen, membroj de la tamburmuzika societo, elementlernejaj lernantoj, amantoj de la tamburmuziko... ili ĉiuj estas ordinaraj. Ili kultivas, laboras, lernas, tamen la tamburmuziko strikte ligas ilin en kuniĝo, kaj la saltantaj notoj igas ilin kompreni, kiel ami kaj ĝui la vivon.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto