Vizitu Forumon

Prof. D-ro Ivo Lapenna (1909-1987)

(GMT+08:00) 2009-10-14 15:44:10

(Marto 1948 Prof. D-ro Ivo Lapenna (tute dekstre) kiel konsilisto-advokato de Albanio antaŭ la Internacia Kortumo en Hago en la unua proceso inter Britio kaj Albanio pro la incidentoj en la Markolo de Korfuo )

Post la milito li unue estis ĉefo de la Departemento pri Hejma Preso de PR Kroatio kaj iom poste redaktoro de Narodne Novine (Oficiala Gazeto) de PR Kroatio. Sekvis laŭvice: docento, iom poste profesoro pri Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj en la Jura Fakultato de la Universitato en Zagreb; samtempe lekciisto pri Historio de Diplomatiaj Rilatoj kaj Historio de Politikaj Doktrinoj; paralele honoraria lekciisto pri Internaciaj Rilatoj en la Ekonomika Fakultato; eksperto pri Internacia Juro en la Delegacio de Jugoslavio ĉe la Packonferenco en Parizo en 1946; advokato-konsilisto de Albanio en la proceso kontraŭ Britio pro la incidentoj en la Markolo de Korfuo antaŭ la Internacia Kortumo en Hago en 1947/48; ekde 1948 Membro-Korespondanto de la Jugoslavia Akademio de Sciencoj kaj Artoj en Zagreb. Krome, partoprenis en la redaktado kaj verkado de Zbornik Pravnog Fakulteta u Zagrebu (Kolekto de la Jura Fakultato en Zagreb) kaj estis membro de la redakta komitato de la ĉefa jugoslavia jura periodaĵo Arhiv za Pravne i Druŝtvene Nauke (Arkivo por la Juraj kaj Sociaj Sciencoj) en Beograd. Inter 1946 kaj 1949 ĉeestis plurajn landajn kaj internaciajn jursciencajn konferencojn en Beograd, Parizo, Bruselo kaj en la Akademio de Internacia Juro en Hago.

Ekde la fino de 1949 Ivo Lapenna rezidas ekster Jugoslavio. Unue li estis en Parizo kaj ekde la mezo de 1951 en Londono, kie li poste fariĝis brita ŝtatano. Li estis kontrakta kunlaboranto de la franca Centre National de la Recherche Scientifique (Nacia Centro por Sciencaj Esploroj), por kiu li verkis sian Conceptions Soviétiques de Droit International Public (Sovetiaj Konceptoj de Internacia Publika Juro). En Londono li estis laŭvice: Ekde 1956 "research fellow" (esplorkolego), lekciisto, docento kaj mallonge post tio profesoro pri Kompara Sovetia kaj Orienteŭropa Juro en la mondfama The London School of Economics and Political Science de la Universitato de Londono, per kio li atingis sian duan profesorecon.

Post sia pensiiĝo en oktobro 1977 li ricevis la titolon de "Em. Profesoro de Kompara Sovetia kaj Orienteŭropa Juro de la Universitato de Londono", sed, laŭ la peto de la universitataj aŭtoritatoj, daŭrigas sian kutiman universitatan laboron. En 1972 li ricevis de la Universitato en Fort Lauderdale (Usono) la titolon de "Doktoro honoris causa pri Internaciaj Rilatoj". Li fariĝis membro de pluraj jursciencaj institutoj kaj societoj, el kiuj la plej grava estas la Instituto pri Mondaj Aferoj (Institute of World Affairs) en Londono.Aldone al sia instrua kaj jurscienca laboro en la Universitato de Londono, Prof. Lapenna lekciis kiel invitito aŭ gastprofesoro en multaj aliaj universitatoj aŭ jursciencaj institutoj, ekz. en tiuj de Beograd, Uppsala, Stockholm, Hamburg, Köln, München, Venezia, Paris, Strasbourg, New York, Washington, Harvard, Yale, Sydney, Camberra.

Ivo Lapenna forpasis la 15-an de decembro 1987 en Kopenhago kaj estas entombigita tie.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto