Vizitu Forumon

Apreci muzikon en aŭstria pavilono

(GMT+08:00) 2010-05-20 18:06:20

Karaj amikoj, nun mi troviĝas en speciala aŭtobuso por la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Ĉiutage laborantoj, volontuloj kaj aliaj urbanoj povas senpage preni ĝin por eniri la Ekspozician Zonon. Ankaŭ mi prenis ĝin kiel la unuan paŝon al Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

Post malpli ol 10 minutoj, mi atingis la zonon C de la ekspozicio, kie koncentriĝis pavilonoj de eŭropaj landoj. Dum la Monda Ekspozicio, la organizanto kaj partoprenantoj aranĝis multajn artprezentadojn. Vojaĝantoj povas spekti la prezentadojn en la Ekspozicia Centro, Granda Scenejo de Baogang, Mond-ekspozicia Kultura Centro kaj la sinteza halo. Mi rimarkis, ke elektronikaj ĉiĉeroniloj en la Ekspozicia Zono publikigas informojn pri artprezentadoj de la kuranta tago kaj ankaŭ disaŭdigo de la Zono periode elsendas ĉi-rilatajn informojn kaj anoncojn.

Krome, ankaŭ multaj ŝtataj pavilonoj alportas siajn klasikajn artformojn kaj verkojn al la Eskpozicia Zono. Ĉiutage profesiaj artistoj dediĉas al la vizitantoj indiĝenan artan prezentadon. Hodiaŭ mi gvidas vin al la Aŭstria Pavilono.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto