Vizitu Forumon

Apreci muzikon en aŭstria pavilono

(GMT+08:00) 2010-05-20 18:06:20
 

   

Karaj amikoj, ĉi tie mi renkontiĝis kun iu maljunulino el la urbo Changzhou, malproksima al Ŝanhajo. Ŝi venis Ŝanhajon kun sia edzo aparte por viziti la ekspozicion.

"Ni estas proksimaj al Ŝanhajo, do estas facile viziti la ekspozicion. La loĝkvartalo organizis 50 maljunulojn al Ŝanhajo kaj rekte sendis nin al la Ekspozicia Zono. Mi jam vizitis la pavilonojn de Germanio, Rusio, Saudi-Arabio, Britio, Hispanio, ktp. Hazarde mi jam vizitis Aŭstrion en 2002, tiam mi ja tre ŝatis la aŭstrian muzikon, precipe la vilaĝan muzikon."

Kvankam la koncerto daŭris nur 15 minutojn, tamen spektantoj donis varman aplaŭdon. Aŭstria violisto s-ro Florian, kiu ĵus prezentis en la koncerto, diris, ke kvankam li atingis Ŝanhajon antaŭ tri semajnoj, tamen li ankoraŭ ne havas tempon viziti alian pavilonon.

"Ne, ankoraŭ ne. ĉar ĉiutage mi devas prezenti 7 kaj 9 fojojn. Ni estas dividitaj en du grupojn kaj ĉiutage prezentas 15 fojojn. Do mi ne havas tempon por viziti la pavilonojn, tamen mi esperas viziti iujn baldaŭ. Ĉar mi tre ŝatas la urbon Ŝanhajo kaj ankaŭ la mondan ekspozicion, ĝia scenejo estas ĉarma. Estas la unua fojo, ke mi prezentas en la Monda Ekspozicio, mi esperas, ke al la vizitantoj plaĉos nia muziko."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto