Vizitu Forumon

Ekonomia evoluo per folkloraj kantoj

(GMT+08:00) 2010-09-30 14:51:50

Ĉiu popol-kanto temas pri amo, ĉiu frazo en la kanzono estas historio kaj ĉiu kantanto havas sian propran rakonton. La popol-kanto cirkulanta en nordokcidenta Ĉinio je pli ol 600 jaroj montras al la homoj pitoreskan bildon de loka naciminoritata vivo.

Karaj amikoj, ĵus vi aŭdis infanan ĥoraĵon pri hezhou-a popol-kanto, kaj en la kanto estas teksto "Beleco de Hezhou en junio estas simila al tiu en la ĉina suda landparto". Hezhou estas la nuna Linxia de la provinco Gansu kaj estas unu el ĉefaj originaj lokoj de la popol-kanto Hua'er, kiu estas populara ne nur en la provinco Gansu, sed ankaŭ en Ningxia, Qinghai kaj Xinjiang.

Kantistino Su Ping, kiu debutis pri la popol-kanto en la 9-a jaraĝo, estas honore titolita kiel "reĝino de la popol-kanto". En la lastaj jaroj, ŝi atestis disvolviĝon de la montkanto. Laŭ ŝi, la plej rekta rimedo por impulsi la ekonomion en la okcidenta landparto estas kant-festivalo.

"En la 6-a de junio en ĉiu jaro en Gansu, Ningxia kaj Qinghai, spite al longa vojo, homoj el diversaj vilaĝoj kun maljunuloj kaj infanoj venas al la kant-festivalo. Ili ĝuas prezentadon de la montkanto kaj sentas tiean kant-etoson. Cetere ankaŭ turistoj estas altirataj."

En Linxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Subprovinco oni fondis artgrupon, funkciigas artlernejon kaj helpas al konataj kantistoj publikigi albumojn por popularigi la folklorajn kantojn.

Interligo de la popol-kanto kaj turisma afero rezultigas lokan specialan programon. Sinjorino Gao Yaqin, vicestro de kultura kaj turisma buroo de la gubernio Hezheng sub la Linxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Subprovinco, konigis, ke kiel unu el originaj lokoj de la popol-kanto Hua'er, la gubernio Hezheng alte atentas ekspluati ĉiflankan riĉfonton kaj jam komencis esploron pri ĝia industriigo. Ŝi diris:

"En la pasinta jaro, ni akceptis 513,6 milojn da turistoj kaj ĉiflanka enspezo atingas 130 milionojn da juanoj. Meze de tiuj turistoj, multaj venas por la kant-festivalo. Dank' al la popol-kanto, loka turisma afero havas novan kulturan enhavon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto