Vizitu Forumon

Ekonomia evoluo per folkloraj kantoj

(GMT+08:00) 2010-09-30 14:51:50

En Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono, kiu najbaras al la provinco Gansu, industriigo de la popol-kanto Hua'er gajnas efikon. Nun originala hui-nacieca folklora teatraĵo Nupto en Hui-nacieca Vilaĝo estas prezentata por turistoj en fama loka vindindejo Shapotou. Direktoro de departemento pri vendaj aferoj de la vidindejo Zhu Wenjun konigis:

"Ni alte atentas kulturon kaj folkloron kaj ni enkondukas la popol-kanton "Hua'er" en la turisman lokon por ke turistoj povu persone senti ĝian ĉarmon. Dank' al mirindeco de la popol-kanto, ĝi impulsas kontinuan kreskadon de la turisma ekonomio."

Ankaŭ homoj, kiuj havas la rilatojn kun la popol-kanto, profitas de ĝia impulso al la turisma ekonomio. Aktorino Li Yannan diris:

"Ni atentas konigi la popol-kanta "Hua'er" al aprecantoj dum heredado de la arto. Nun pli kaj pli multaj homoj spektas nian prezentadon. Samtempe kun tio, ni havas pli da enspezo."

La popol-kanto havas apartan kulturan karakterizon kaj lokan trajton,t.e. bonaŭdindeco, spektindeco kaj amuzeco, cetere ĝi sukcesis en impulso de ekonomia evoluo en iuj lokoj. Sinjoro Guo Zhengqing, fakulo esploranta pri la popol-kanto en la provinco Gansu, elmetis proponon por ĝia industriigo.

"Unue altiru atenton de turistoj kaj esplorantoj ĉinaj kaj alilandaj, due faru prezentadon por disvastigi la popol-kanton kaj antaŭenpuŝi ĝian industriigon, trie ekspluatu turismajn memoraĵojn kun la popol-kanto kiel ĉeftemo kaj faru diskojn, videojn kaj aliajn."

Krom tiuj konkretaj rimedoj, iuj fakuloj menciis, ke talentulo estas bazo por disvolvi la popol-kanton. Esploranto de esplorejo pri ĉina folklora kulturo kaj arto kaj profesoro de Lanzhou-a Universitato Ke Yang opinias, ke estas longa vojo por la popol-kanto iri al la merkato.

"La plej ŝlosila problemo estas pri talentuloj. Ili komprenas nacian kaj folkloran muzikon kaj havas profundan muzikan edukitecon. Sur tiu bazo, ili rekreos folkloraĵojn kaj disvastigos ilin."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto