Vizitu Forumon

Ĉie floras la floroj—ĉie orelplaĉas Hua`er

(GMT+08:00) 2010-09-30 14:53:37

Karaj amikoj, ĉiu montkanto enhavas amhistorion, ĉiu verso esprimas periodon de historio kaj ĉiu kantisto spertis historion. Hua`er, la montkanto cirkulanta en nordokcidento de Ĉinio pli ol 600 jarojn elvolvas pentrorulaĵon de la loka folkloro. Nia speciala serio por la Nacia Tago: Kial la Floroj tiel Ruĝas kante rakontas pri "Hua`er" (ĉinlingve floroj), montkanto vaste populara en Ningxia-huinacieca Aǔtonoma Regiono, nordokcidento de Ĉinio.

Karaj amikoj, en nordokcidento de Ĉinio, gefraǔloj ŝatas antifonadon por esprimi la sopiron al la feliĉa vivo kaj deziron al la amo. Ĵus vi aǔdis la antifonadon de la popolkanto Hua`er.

La Hua`er-kanzono herediĝas en nordokcidento de Ĉinio jam pli ol 600 jarojn. Tamen lastajn jarojn, sinsekve forpasis veteranaj kantistoj, malpliiĝis tiuj, kiuj kapablas multstile kanti Hua`er. Hua`er, kiel folklora arto, vizaĝas provokon daǔrigi sian ekziston.

Fama kantisto el Ningxia Zhang Jianjun, titolita kiel "Reĝo de Hua`er", spertis la provokon. Li diris, ke por kulturi ankoraǔ pli multajn heredantojn, li lernigas sian filineton kanti "Hua`er-kanzonojn". Tamen post 3 jaroj, la filineto forlasis la Hua`er-kantadon.

"Kiam ŝi eklernis kanti, ŝi havis grandan intereson kaj ofte aperis sur la televida ekrano. Kiel bele ŝi kantis!Ŝi sekvis min 3-4 jarojn, tamen nun ŝi preferas kantojn fremdlingvajn pro informiĝo, ke fama kantisto en Niangxia ricevas grandan sumon de honorario, je pli ol 280 mil juanoj."

Kvankam tio estas nura ekzemplo, tamen ĝi eltiris pripenson kaj atenton de loka aǔtoritato. Ĉu "Hua`er", kiel nemateriala kultura heredaĵo, trovos sian estontecon? De la jaro 2007, la registaro de Ningxia-Huinacieca Aǔtonoma Regiono okazigas aktivadon " Hua`er en Lernejoj". Oni kompilis lernolibron pri "Hua`er"; irigas kursojn por trejni instruistojn kaj popularigas kantadon de "Hua`er". Tio evidente efikas.

En gubernio Haiyuan de suda montaro de Ningxia, mezlernejano Tuo Weicheng ŝatis kanti popkantojn, tamen de tiam, kiam li estis ĉarmita de "Hua`er", li estis elektita de sia lernejo kiel unu el la dek kantistoj de Hua`er en sinsekvaj du jaroj. Tuo Weicheng diris, ke influate de sia muzika instruisto Ma Handong, li ekamis "Hua`er".

"Mi sentas, ke Hua`er estas vera arto. Mi profunde amas ĝin."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto