Vizitu Forumon

Ĉie floras la floroj—ĉie orelplaĉas Hua`er

(GMT+08:00) 2010-09-30 14:53:37

Ma Handong aĝas 47 jarojn. La honesta vilaĝa instruisto lernigante komponas novajn versojn por "Hua`er", temantajn flegi herbon kaj arbon de la lernejo, reguligi la kondutojn de lernejanoj, prikanti la pejzaĝon de la patrolando, kaj per tio disvolvas "Hua`er" en enhavo. En 2008, Ma Handong estis elektita kiel unu el la unuaj heredantoj de nematerialaj heredaĵoj. Li diris, ke li estas preta por ŝarĝi sin per pli multaj taskoj.

"Mi portas pli pezan taskon post kiam mi fariĝis heredanto de Hua`er. Ĉu en la aktivado 'Hua`er en lernejo', ĉu en lernigado, mi energie faras la heredadon."

Subtenate de la loka registaro kaj popolanoj, multaj infanoj jam kapablas lerte prezenti iujn kanzonojn de Hua`er kaj iuj eĉ ellernis tradician instrumenton Niwawu por Hua`er. Niwawu estas blovinstrumento farita el koto. Nun ni kune aǔskultu Niwawu-Hua`eraĵojn ludatajn de lernejanoj.

Fakte, Hua`er cirkulas ne nur en Ningxia sed ankaǔ en ĝiaj najbaraj provincoj Qinghai, Gansu kaj aliaj. Sinjoro Ma Jinshan, proksimume 70-jara estas herediganto de ŝtatnivela nemateriala kulturo. En 2004, li investis por starigi artan lernejon de Hua`er por baki novulojn.

"Hua`er estas folklora arto, nacia arto. En nuna socio, junuloj preferas disko-dancon en dancejo ol lerni kanti Hua`er. Tio ĉagrenas nin, ke Hua`er estas pereonta. Tial ni volontas kolekti kaj ordigi Hua`er-kanzonojn je kiom ajn kosto. Heredigi la originajn Hua`er-kanzonojn estas plej grava afero por mi."

Sinjoro Ma Jinshan jam investis pli ol 70 mil juanojn por sia lernejo. Nun li havas pli ol cent lernejanojn, inter ili troviĝas plej juna nur 8-jara. Lokaj konataj kantistoj estis edukitaj de li. Iia favorato multfoje gajnis premiojn kaj invitite prezentis Hua`er en Pekino.

Kvankam la eduko de Hua`er disvolviĝas en diversaj lokoj, pli kaj pli multaj infanoj ekŝatis Huaer-kantadon, kaj gepatroj eklaǔdis la edukon pri Hua`er. Tamen sinjoro Jin Zongwei, fakoestro por protekti nematerialan kulturaĵon en Ningxia akcentis, ke la tasko por heredi Hua`er restas ankoraǔ peza.

"Miaopinie, la aktivado "Hua`er en lernejo" havas grandan signifon. Unue ĝi estas komplemento por la socia eduko, due ĝi estas la heredo kaj disvovlo de tradicia kulturo, trie, ĝi plikolorigas la estetikan edukon."

Por protekti la artan kvintesencon Hua`er, infanoj fariĝis anĝeloj en heredado.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto