Vizitu Forumon

Hua'er ludas kiel svatanto

(GMT+08:00) 2010-09-30 14:55:09

Ĉiu montkanto estas amo, ĉiu frazo en la kanzono estas historio kaj ĉiu kantanto havas sian propran rakonton. La montkanto cirkulanta en nordokcidenta Ĉinio je pli ol 600 jaroj montras al la homoj pitoreskan bildon de loka naciminoritata vivo.

La montkanto Hua'er popularanta en nordokcidenta Ĉinio estas tre ŝatata de lokaj tibeta, hui-a, han-a, kaj ujgura naciecoj. Ĝia kantteksto manifestas amon de gejunuloj kaj multaj homoj enamiĝas unu al alia per Hua'er. La monto Laoye de Qinghai-provinco, kiu estas honorita kiel hejmloko de Hua'er, estas bona loko por ke lokaj gejunuloj renkontiĝu kaj enamiĝu.

Iuj diris, ke la historio de la monto Laoye ja estas la historio de Hua'er. De centoj da jaroj, en ĉiu 6-a tago de la 6-a monato laŭ la luna kalendaro, lokanoj memvole organizas kunvenon de Hua'er. Kantantoj laŭte kantas kaj la sceno estas tre varma. Nun multaj homoj venas al la monto Laoye por serĉi amanton per Hua'er.

Aŭtune antaŭ 20 jaroj, paro da gejunulaj kantantoj de Hua'er renkontiĝis en la monto Laoye. Kvankam proksimiĝis al profunda aŭtuno, tamen la gejunuloj varmigas unu la alian per orelplaĉa kanto. La junulo, tu-nacieca knabo, nomiĝas Yang Haichun kaj tiam aĝis 20 jarojn. En popola kantkonkurso de Hua'er en la monto Laoye, Yang Haichun kokurencis kun kantantoj de Hua'er el malsamaj provincoj kaj naciecoj kaj lia orelplaĉa kaj sonora kantvoĉo profunde emociis la hui-naciecan kantantinon Yang Ju'er.

"Ni antifone kantas sur scenejo dum 2 horoj. Post la konkurso, iu kantanto diris al mi, ke ŝi ŝatas min. Kvankam mi ne havas belan vizaĝon, tamen ŝi diris, ke mia kantado de Hu'er kortuŝis ŝin."

Poste la gejunuloj periode renkontiĝis en la monto Laoye por kanti. Ĉiufoje ili adaptis kantojn kaj rakontis sian sopiron per Hua'er. Intervjuate Yang Haichun refoje kantis la kanzonon Hua'er en tiu tempo kaj ŝajne sin metis en romantikan memoron pri la pasinteco.

La kanto tekstas: lunarkaj brovoj kaj ĉeriza buŝo, maldika lumbo kaj belaj gamboj, fratino vi aspektas tre bela.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto