Vizitu Forumon

Hua'er ludas kiel svatanto

(GMT+08:00) 2010-09-30 14:55:09

Nun Yang Haichun kaj Yang Ju'er jam geedziĝis de preskaŭ 20 jaroj, ili ankoraŭ ofte verkis kanzonon Hua'er. Ĉijare en Drakboata Festo, Yang Haichun aparte verkis kanzonon Hua'er por la edzino, kiu laboris en alia loko. Kvankam ili ne povas vizaĝ-al-vizaĝe kantis la kanzonon, tamen li sendis al la edzino la kanttekston de tiu Hua'er per poŝtelefono.

Ankaŭ la geavoj de Yang Haichun konatiĝis pro kantado de Hua'er. Lia avo estas tu-naciecano kaj lia avino estas hui-naciecano. En lia infanaĝo, avino ofte atendis la avon reveni hejmen kaj ĉiufoje ŝi kantis kanzonon de Hua'er, vidante ke la avo aperis en sia rigardkampo.

Same kiel Yang Haichun, tibeta knabo Xiang Guo'an konatiĝis kun sia han-nacieca amatino en la kantkonkurso en Laoye-monto. Xiang Guo'an tre ŝatas kanti Hua'er kaj volas serĉi la amatinon per kantado. En la popola Hua'er-a kantkonkurso okazinta antaŭ nelonge, li kortuŝis la knabinon per Hua'er.

Laŭ konigo de lokanoj, ĉiujare la kantkonkurso en Laoye-monto altiras pli ol mil junulojn el tibeta, han-a, hui-a, mongola, tu-a kaj aliaj preskaŭ 30 naciecoj. Sur la monto Laoye foje kaj refoje prezentiĝas amrakontoj kun Hua'er kiel svatanto. De centoj da jaroj, neniu povas kalkuli, kiom da diversnaciecaj gejunuloj enamiĝis per Hua'er. Han Zhanxiang, sala-nacieca kultura personulo de la gubernio Datong diris:

"Diversaj naciecanoj konatiĝis per kantado de Hua'er kaj geedziĝis. Tio estas tre ofta en tiu ĉi loko."

Amo sendube estas ĉefa melodio de Hua'er. Profesoro de Qinghai Universitato, esploranto pri Hua'er Ma Zhensan analizis, ke tio estas kialo, ke Hua'er estas profunde ŝatata de diversaj naciecanoj de nordokcidenta Ĉinio.

"Hua'er estas tre populara kaj havas fortan vivforton. Ĉar amo ĉiam estas ĝia ĉeftemo."

Somero estas sezono de florado kaj ankaŭ estas sezono por kultivi amon. Gejunuloj certe prezentos pluajn amrakontojn sur la Laoye-monto.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto