Vizitu Forumon

Eksterordinare ruĝas "Huaer"

(GMT+08:00) 2010-09-30 14:57:39

Karaj amikoj, ĉiu popolkanto temas pri amo, ĉiu frazo mem estas historio kaj ĉiu kantisto havas rakonton. Popolkantoj, cirkulantaj pli ol 600 jarojn en nordokcidenta Ĉinio, montras al la publiko la vivon de lokaj naciecoj.

Karaj amikoj, vi nun aŭdas brilan kantadon en la 8-a Popolkanta Konkurso de Okcidenta Ĉinio. Ĝis nun, 600 kantistoj el pli ol 20 naciecoj partoprenis en la kantkonkurso, iniciatita de Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono. Loka oficisto s-ro Tao Yufang konigis:

"Popolkantoj kun la titolo 'Huaer' fariĝis mondaj kulturaj heredaĵoj en la jaro 2009. Necesas bona platformo por heredigi tiujn popolkantojn. Kaj kantkonkurso estas bona formo."

Karaj amikoj, vi nun aŭdas originalan popolkanton: "Pavo ludas kun peonio". En la antikva Ĉinio, peonio simbolis amon. La hui-nacieca popolo en nordokcidenta Ĉinio precipe ŝatas peoniojn. La kanto "Pavo ludas kun peoniojn" manifestas belan amon de viroj kaj virinoj de la hui-nacieca popolo. Vi eble ne kredas, ke tiel laŭta kaj klara kantsono estas el la buŝo de 70-jaraĝa maljunulo. La maljunulo, nomata Lu Xiufeng, estas kantisto kun la plej granda aĝo en la kantkonkurso. Lia brila kanto vekis aplaŭdojn.

"Mi jam trifoje partoprenis en la kantkonkurso. En la infaneco, mi ekŝatis kanti. Oportune de la bona ŝanco, mi kantas popolkantojn. Mi havas ideon instrui tiujn kantojn al miaj nepoj kaj interesitaj junuloj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto