Vizitu Forumon

Eksterordinare ruĝas "Huaer"

(GMT+08:00) 2010-09-30 14:57:39

Fakte, en ĉiufoja kantkonkurso kuniĝas amatoraj kantistoj kia Lu Xiufeng. Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu kanton plenan de moderneco kaj klara melodio.

Ĝi estas kantita de 5 belaj kaj junaj knabinoj. Surhavante bluajn moslemajn kostumojn, ili gaje kantas kaj dancas.

Pili Mwinyi el Tanzanio estas moslemo. Spektinte kantkonkurson en Ningxia, ŝi diris, ke multe similas popolkantoj ĉi tie al tiuj de 2 naciecoj de ŝia hejmloko.

Fakte, ne nur en Ningxia, sed eĉ en la tuta nordokcidenta regiono de Ĉinio julie popularas kantkonkursoj. Kantkonkursoj ne nur estas karnavaloj por la loka popolo, sed ankaŭ stimulas la lokan ekonomion. Gao Yaqin, direktoro de turisma buroo de Hezheng-gubernio, Gansu-provinco, konigis, ke kantkonkurso alportis al la gubernio nemalmulte da profito.

"Ni jam konis grandan ekonomian avantaĝon de konkurso de popolkantoj. Ni injektis al turismo kulturan enhavon per popolkantoj. Ĉiujare kantkonkurso allogas al si centmilon da turistoj."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto