Vizitu Forumon

"Hua'er" kantas al la mondo

(GMT+08:00) 2010-10-11 10:18:41
"Hua'er", la popolkanto popularas en la ĉina nordokcidenta regiono. En centoj da jaroj, junuloj kaj knabinoj laborantaj en la kampo, ĉasistoj, paŝtistoj kaj metiistoj estas kreintoj kaj kantistoj de "Hua'er". Dum laborado ili kantas, eble sono estas kruda, sed iliaj sento kaj sopiro al la bela vivo estas enkorpigataj. Nun "Hua'er" kantinta en la kampo komencis esti plivastigata al la mondo.

En qinghai-a pavilono de Ŝanhaja Monda Ekspozicio, mezaĝa viro kortuŝe kantas. La plenverva kanto skuis spektantojn, ili aplaŭdis. La kantisto nomiĝas Yang Haichun, li tre emociiĝis kaj diris, ke la popolkanto "Hua'er" estas prezentata al diverslandaj spektantoj en la zono de Monda Ekspozicio, tio estas lia longtempa deziro, nun realigata. Li diris:

"Antaŭe ni kantis en la kampo, kaj ni ne imagis, ke nun ni povas kanti al amikoj el diversaj lokoj de la mondo. Vidinte, ke multe da amikoj faras aprecon, mi estas ege gaja."

Ne nur Yang Haichun, sed ankaŭ multaj ĉinaj kaj fremdlandaj spektantoj estas kortuŝitaj. Post la kantado, egipta spektanto Mouhamed, kiu vivas en Ĉinio proksimume unu jaron, kune kun sia ĉina edzino venis al sinjoro Yang Haichun kaj sciigis al Yang Haichun sian ŝaton al "Hua'er".

"Antaŭe neniam ni aŭdis la kantadon Hua'er, ĵus mia edzino konigis al mi, ke ĝi estas popolkanto pri amo inter junaj viroj kaj virinoj, tre interesa, kaj la melodio estas bela, mi esperas, ke vi diru al mi pli da scioj pri Hua'er. Mi volas lerni kaj kompreni la popolkanton kaj estontece kanti por mia edzino."

Ankaŭ nepala raportisto Ada, kiu lastatempe partoprenis en la intervjuo de Ĉina Radio Internacia al nordokcidenta regiono, interesiĝis pri la popolkanto "Hua'er". Li diris:

"Mi komprenis, ke Hua'er estas popolkanto pri amo de ĉina naciminoritatoj por esprimi amon. Mi ankaŭ trovis similecon inter iuj afrikaj muzikaj manieroj kaj Hua'er. Aŭskultinte Hua'er, mi sentas min kiel hejme."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto