Vizitu Forumon

"Hua'er" kantas al la mondo

(GMT+08:00) 2010-10-11 10:18:41

Hua'er posedas modestan stilon, belan melodion kaj densan lokan trajton, tial ĝi estas unu el plej bonaj manieroj por ke senĝenaj nordokcidentaj diversnaciecaj popolanoj esprimu propran senton ĝojan, malĝojan, feliĉan aŭ tristan. Yang Haichun estas titolita "reĝo de Hua'er" en la ĉina provinco Qinghai. Li sciigis al la raportisto, ke de infaneco li estas infektita de la simpla stilo, tial li profunde amas la popolkanton "Hua'er". Li diris:

"Mia avo estas amatoro de 'Hua'er', antaŭe mia avo laboris pri transporto, kiam li revenis hejmen, li ekkantis ĉe montpasejo, tial mia avino sciis, ke ŝia edzo revenis, kaj ŝi tuj faris kuiradon."

Hua'er estas amata de popolanoj en la ĉina nordokcidenta regiono sed en la pasinteco Hua'er nur popularis en la kamparo. Nun la stato ŝanĝiĝis. En la gubernio Huzhu de la ĉina nordokcidenta provinco Qinghai, troviĝas ĝardeno kun densa tu-nacieca trajto. Ĉi tie, Hua'er estas prezentata en multaj manieroj, kaj la mirinda muziko profunde impresis irananon Mehran. Li diris:

"Mi ne komprenas la vortojn de kantoj, sed la bela voĉo de kantistoj kaj emocia kantado dissendis ilian plej sinceran kaj plej honestan senton."

Pro Hua'er, tanzania fraŭlino Caroline eksopiris pri sia hejmloko. Ŝi diris:

"Mi renkontiĝis kun iuj kantistoj de Hua'er. Hua'er interesas min, aparte ĝi ne bezonas akompanon de iu ajn muzika instrumento, ankaŭ nia afrika muziko ne bezonas akompanon, eĉ ne bezonas mikrofonon, sed afrikaj kantoj estas diferencaj disde Hua'er. UNESKO enlistigis Hua'er en vicon de nematerialaj kulturaj heredaĵoj de la homaro, tio estas tre grava, ĉar ne nur ĉinoj, sed ankaŭ la tuta mondo nun povas apreci Hua'er."

Hua'er estas atentata de multe da fremdlandaj fakuloj kaj erudiciuloj. Prezidanto de konsilio pri esploro de Hua'er de la provinco Gansu kaj profesoro de Lanzhou-Universitato sinjoro Ke Yang montris, ke sekve de ĉina senĉesa malfermo, la mondo komencis atenti ĉinan nacian kulturon. Hua'er, la aparta popolkultura maniero, altiras atenton de pli kaj pli da mondaj fakuloj kaj erudiciuloj. Ke Yang diris:

"Multaj homoj komencis atenti la ĉinan okcidentan regionon kaj komprenis trajton de la popolkanto Hua'er komune ĝuatan de multe da naciecoj. Mi scias, ke nun en la mondo pli kaj pli da homoj atentas Hua'er, antaŭ nelonge du japanaj erudiciuloj vizitis min kaj donacis al mi sian verkon pri Hua'er."

La loka registaro kaj kulturaj fakoj tre atentas kaj subtenas heredadon kaj floradon de Hua'er, la indiĝena kulturo de la ĉina nordokcidenta regiono. En 2009, Ningxia, Gansu, Xinjiang kaj Qinghai, kie Hua'er estas plej populara, komune sukcesis en la peticio por listigi Hua'er en "Liston de Reprezentantoj de Nematerialaj Kulturaj Heredaĵoj de la homaro" de UN, en la estonteco pli da homoj konos, komprenos kaj ŝatos Hua'er.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto