Vizitu Forumon

4.Tutmonda sciokonkurso por la 70-jariĝo de la fondiĝo de ĈRI:  Malnovaj Amikoj

(GMT+08:00) 2011-06-22 16:37:58

Nun estas la speciala programero pri "Tutmonda sciokonkurso por la 70-jariĝo de la fondiĝo de ĈRI". Karaj amikoj, en la mondo multe da aŭskultantoj, kiel vi, ĉiutage atendas voĉon el Ĉinio, aŭdas informojn ĉinajn kaj zorgas pri ĉina ŝanĝiĝo. Ili konas voĉojn de ĉiuj parolistoj kaj aŭskultas ĉiujn programerojn. Aŭskultado de Ĉina Radio Internacia jam estas ilia kutimo, kaj ili ĝuste estas niaj fidindaj amikoj.

Do, hodiaŭaj du demandoj ĝuste rilatas al niaj aŭskultantoj:

La unua estas: kiom da transmaraj kluboj de aŭskultantoj de ĈRI troviĝas?

La dua estas: Kiel nomiĝas la unua klubo de aŭskultantoj de ĈRI?

Karaj aŭskultantoj, nun ni konigu al vi la malnovajn amikojn de nia radio.

Multaj afrikaj amikoj certe konas tiun ĉi voksignalon. Jen, ĝi estas la voksignalo de la radi-elsendo en la lingvo svahila, kaj uzata ĝis nun. La parolistino nomiĝas Chen Lianying, en preskaŭ 40 jaroj ŝi kaj ŝiaj gekolegoj kongis Ĉinion al afrikaj amikoj kaj dissendis la amikecon inter Ĉinio kaj Afriko tago post tago. Kaj aŭskultantoj en la afrika kontinento sentas la varmon, ili sincere nomas ŝin Mama Chen. Chen Lianying rakontis:

"Iufoje ni vizitis establaĵon de UN en Kenjo, aŭdinte, ke multaj afrikanoj babilis en la lingvo svahila, mi ekbabilis kun ili. El mia voĉo ili konis, ke mi estas Mama Chen el ĈRI."

En la domego de ĈRI, ekzistas vitrinoj de ĉiuj redakcioj, en ili estas donacoj kaj fotoj el diverslandaj aŭskultantoj.

En la vitrino de la redakcio de la vjetnama lingvo, delikata malhela-ruĝa brokflago estas okulfrapa. Estro de la redakcio de la vjetnama lingvo Wu Zhaoying estas ŝatata de vjetnamaj aŭskultantoj. Ŝi konigis la rakonton pri la brokflago.

"Okaze de la 45-a jariĝo de la fondiĝo de nia redakcio, vjetnama aŭskultanto s-ino Pham Thi Minh Trang brodis tiun ĉi brokflagon, sur la brokflago estas emblemo de ĈRI kaj ŝiaj bondeziroj, tial ni ĉiam rezervas ĝin. Ankaŭ la kuraĝigo de aŭskultantoj estas la movfoto de nia laboro."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto