Vizitu Forumon

4.Tutmonda sciokonkurso por la 70-jariĝo de la fondiĝo de ĈRI:  Malnovaj Amikoj

(GMT+08:00) 2011-06-22 16:37:58

En 1961, foniĝis la unua transmara klubo de ĈRI, nome la japana klubo de aŭskultantoj de Radio Pekino, nun la nombro de kluboj jam atingis 3 165. la kluboj estis organizataj de aŭskultantoj, la principo estas aŭskultado de programoj de ĈRI, kono de Ĉinio kaj disvolvo de amikaj aktivadoj. Iuj malgrandaj kluboj havas dekojn da membroj, kaj la nombro de membroj en iuj grandaj kluboj atingis milojn. La membroj ĉiuj posedas profundan amikecon kun Ĉinio.

Kiam Ĉinio peticiis gastigon de Olimpikoj de la jaro 2008 en somero de la jaro 2001, sri-lankaa klubo de aŭskultantoj organizis aktivadon de subskribo de pli ol 50 mil homoj por subteni Pekinon kaj prezentis la subskribojn al la ĉefstabejo de Internacia Olimpika Komitato. En la jaro 2008 en la ĉina loko Wenchuan, okazis fortega tertremo, membroj de la hinda klubo en la lingvo tamula sendis mesaĝojn por esprimi simpation, ankaŭ centoj da aŭskultantoj faris monkontribuon.

Samtempe kun tio, ĈRI konigas Ĉinion per sciokonkursoj, pro tio multe da premiitoj havas ŝancon vojaĝi en Ĉinio. Parolistino en la lingvo svahila sinjorino Chen Lianying diris:

"Kiam finiĝis la sciokonkurso pri la 45-jariĝo de la amikeco inter Ĉinio kaj Tanzanio, 5 premiitoj estis invititaj al Ŝanhajo kaj Pekino, ili vizitis Mondan Ekspozicion kaj ĉinajn vidindejojn, ni faris raporton pri ilia vojaĝo en Ĉinio. Aŭdinte nian raportadon, tanzaniaj aŭskultantoj diris en leteroj, ke ili estas same gajaj kiel la premiitoj, kaj aŭskultado de niaj programoj ĝuste celas kontaktiĝi kaj amikiĝi kun ĈRI kaj kun Ĉinio."

Nun, ĈRI faras dissendon en 61 lingvoj per radio kaj reto. En la lastaj jaroj la dissendo per reto havas pli kaj pli grandan influon. En 2010, helpate de retanoj, dissenda centro de la angla lingvo plenumis "preskaŭ nerealigeblan taskon".

Antaŭ 12 jaroj, aktoro de ĉina ŝtata drama teatro Wang Weiguo aĉetis iujn malnovajn fotoframojn. Kaj la fotoj apartenas al iu fremdlanda virino. Wang Weiguo esperis redoni la fotojn al la virino, tial li venis al ĈRI kaj petis serĉi la virinon pere de nia radio. Nia kolego de la dissenda centro de la angla lingvo Wang Wei faris videon pri la fotoj kaj publikigis ĝin sur retejo, poŝtelefono kaj mikroblogo. Wang Wei diris:

"Post 3-monata serĉado, en marto de la kuranta jaro iu retano diris, ke la fotoj apartenas al forpasinta norvega aktorino kaj ŝia filino. Laŭ la spuro, fine, Joanna Syson, la filino estis trovita kaj ŝi sendis poŝton dirante, ke baldaŭ ŝi venos al Ĉinio. Tiam ni aranĝos interviĝon inter ŝi kaj Wang Weiguo, kaj Wang povos persone doni al ŝi la fotojn."

Por Wang Weiguo kaj Joanna Syson, tio estas bela memoro kaj translanda amikeco, por Wang Wei kaj ŝiaj gekolegoj, tio estas kuraĝigo kaj varmeco el aŭskultantoj.

Karaj aŭskultantoj, fine de nia programero, ni ripetu la du demandojn:

La unua estas: kiom da transmaraj kluboj de aŭskultantoj de ĈRI troviĝas?

La dua estas: Kiel nomiĝas la unua klubo de aŭskultantoj de ĈRI?


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto