Vizitu Forumon

Nia festena ceremonio

(GMT+08:00) 2011-12-13 20:29:15

Popola halo de Ĉinio (tuj apud Tian-anmen placo) – grandega kaj luksa konferencejo

Granda subskrib-muro de partoprenantoj de la ceremonio

Komuna foto de premio-gajnintoj kaj CRI-laborantoj

Matene post matenmanĝo ni forveturis per buso al la Popola Halo de Ĉinio – kiu troviĝas tuj apud la Tian-an-men placo. Ĝi estas tre luksa konferencejo. Nia festena ceremonio okazis en la 3-a etaĝo (fakte en la dua laŭ eŭropa kutimo, en Ĉinio oni kalkulas samkiel en Rusio, la teretaĝon kiel unuan etaĝon). Ceremonio daŭris ĉirkaŭ unu horon – dum ĝi parolis pluraj gravuloj el la ĉina registaro, partio kaj de la radio. Partoprenis ĉ. 500 homoj. Sekve oni transdonis al ni, gajnintoj surpodie, honoran diplomon kaj pokalon, omaĝe al la 70-jariĝo de la radio.

Posttagmeze sekvis mia pli longa vizito al la E-redakcio de ĈRI – kaj mi faris intervjuon por ĝi – kie prezentis kelkajn aktivecojn de E@I, parolis pri rekonstruo de lernu.net sed ankaŭ pri miaj eldonaj aktivecoj. Al la redakcio (pro ilia helpemo kaj almenaŭ kiel etan dankesprimon) mi donacis kelkajn eldonaĵojn de mia eldonejo kaj la lastan diskon de E@I „Esperanto elektronike".

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto