Vizitu Forumon

Nia festena ceremonio

(GMT+08:00) 2011-12-13 20:29:15

La bankedo-halo de Diaoyutai

Festena bankedo vespere – klasika ĉina muziko (bela same kiel la ludantinoj :)

Ankaŭ "klasika muziko" sonis tiuvespere – tre bele kaj kortuŝe

Ŝanŝan (maldekstre) dum la lasta vespera programero – valco-danco

Vespere ni kune en la buso atingis la ejon kie okazis la bankedo: Diaoyutai (ŝtata hotelo, bankedejo). Tie sekvis ankaŭ kelkaj alparoloj de ĉinaj gravuloj, sed ankaŭ de eksterlandanoj kaj poste komenciĝis festena vespermanĝo. Dum la vespero okazis 10 artaj prezentoj, preparitaj de la laboristoj de ĈRI – multaj el ili vere elstaraj kaj je profesia nivelo. Ankaŭ el la E-redakcio partoprenis mia ĉiĉeronino Ŝanŝan, kiu en la lasta programero dancis valson.

Tre bela vespero pasis rapide sed tre agrable.

Post tio ni iris iomete sperti ankoraŭ noktan Pekinon, al 1-2 aĉetstratoj, kie mi jam ekhavis unuajn suvenirojn por miaj amikoj hejme.

Kaj sekvatage jam atendis nin forvojaĝo al suda parto de Ĉinio – Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono kaj la urbo Guilin.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto