Vizitu Forumon

Ludi-Kaverno

(GMT+08:00) 2011-12-22 16:04:06

Mi kaj Shanshan dum la 6-hora trajna veturado

Post kaverno ni buse atingis la trajnan stacidomon de Guilin kaj forveturis per „ordinara" (do ne rapida) trajno al Nannjing – ĉefurbo de la aŭtonoma regiono. Sekvis do 6 hora vojaĝo (pro malfruoj de trajno, origine ĝi devis esti „nur" 5-hora) en trajno, kiu estis en si mem interesa sperto. La homoj tra la vagono estis tre viglaj, amuziĝis survoje – multe ankaŭ nia grupo al tio kontribuis :). Ĉinoj tre ŝatas ludi kartojn – kaj ankaŭ en tiu ĉi kupeo pluraj grupetoj ludis. Same ili (samkiel rusoj) ŝatas la semojn de la sunfloro – kaj manĝis ilin dumvoje preskaŭ ĉiuj :).

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto