Vizitu Forumon

Ludi-Kaverno

(GMT+08:00) 2011-12-22 16:04:06

niaj amikoj el Vjetnamio kaj Hungario lerte ludas muzikilojn

Nia vjetnama kolego/amiko, kiu estas tre lerta, profesia muzikisto dum vojaĝo bele ludis kaj kantis diversajn kantojn (ĉinajn, vjetnamajn kaj anglajn. Efektive li eĉ memoris de infanaĝo slovakan popolkanton „Ruĝa pometo", kies melodion li ludis por mi! Tre kortuŝa momento.). Aldone – ĉar estis por li lasta tago kun ni (li restas en Nanning plu), li regalis nin per forta ĉina brando – ĉ. 53-procenta, do la vojaĝo pasis en eĉ pli gaja etoso :). Vespere ni enloĝiĝis en la hotelo kaj vespermanĝis. Atendis nin do sekva tago kun riĉa programo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto