Vizitu Forumon

Vjetnama veterano Nguyen Xuan Thu

(GMT+08:00) 2012-08-01 18:43:50

S-ro Nguyen Xuan Thu kun aliaj samideanoj

 

Shanshan:  Kiel unu el la LKK-anoj, kion vi respondecos dum la UK?

Nguyen Xuan Thu: Mi respondecas pri Informado kaj Gazetara servo. De pli ol 2 jaroj, mi aktivadis en tiu sfero, redaktinte artikolojn por diversaj retejoj de VEA kaj sendinte informojn al eksterlandaj retaj listoj kiel Azio kaj Landa agado. Mi skribis ankaŭ por la bulteno Esperanto en Azio de KAEM.

Kiel farmaciisto, mi prelegos pri Tradicia Medicino kaj Medicinaj Plantoj, kadre de la Tago de Vjetnamio.

Shanshan: Mi vizitis Vjetnamion pasint-aprile kaj ege ĝuis la kulturon, manĝaĵojn, kafon kaj ĉion en via lando. Kiel lokano, laŭ via opinio, kio en Vjetnamio aŭ en Hanojo estas plej rekomendinda por fremdlandaj amikoj?

Nguyen Xuan Thu: Alveninte Hanojon, la vizitanto nepre spektu Surakvan Pupteatron, gustumu la phở (bova riznudelo supo), la chả cá (kradrostita fiŝo kun rizvermiĉelo). En la Nordo li nepre vizitu la Hạ Long golfon – nova natura mirindaĵo de la mondo, en la Centro, li vizitu la Reĝan Citadelon kaj en la Sudo, li per boate vizitu la delton de Mekong-rivero.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto