Vizitu Forumon

Politika Sistemo

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:20:17

Ŝtata Sistemo

Ĉina Popola Respubliko estas socialisma lando de la popola demokratia diktaturo gvidata de la laborista klaso sur la bazo de laborista kaj kamparana konfederacio.

Ĉina Konstitucio

Konstitucio estas baza leĝo por la ŝtato kaj ĝenerale difinas bazajn principojn de la socia sistemo kaj ŝtata sistemo de iu lando, bazajn principojn de organizado kaj aktivado de ŝtataj institucioj, bazajn rajtojn kaj respondecojn de civitanoj kaj aliajn gravajn enhavojn. Iuj konstitucioj eĉ difinas la nacian flagon, la nacian emblemon, ĉefurbon kaj aliajn sistemojn, kiujn la reganta klaso opinias gravaj, en ĉiuj kampoj de la ŝtata vivado. La konstitucio posedas la plej altan leĝan efikon kaj estas la bazo por ellaborado de aliaj leĝoj. Neniu leĝo aŭ regularo rajtas kontraŭi al la konstitucio.

La Komuna Programo de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco publikigita antaŭ la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko ne nur estis la programo por la unueca fronto de la ĉina popola demokratio, sed ankaŭ ludis la rolon de provizora konstitucio. Ĝi estis pasigita en la unua plena sesio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj publikigita en la 29-a de septembro, 1949. Antaŭ la publikigo de la Konstitucio de Ĉina Popola Respubliko, ĝi fakte ludis la rolon de provizora konstitucio.

Post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko en la 1-a de oktobro, 1949, oni ellaboris kaj publikigis 4 Konstituciojn de Ĉina Popola Respubliko respektive en 1954, 1975, 1978 kaj 1982.

La nuna praktikata Konstitucio en Ĉinio estas la 4-a Konstitucio pasigita kaj publikita de la 5-a kunveno de la 5-a Tutlanda Popola Kongreso en la 4-a de decembro, 1982. Tiu ĉi Konstitucio heredis kaj disvolvis la bazajn principojn de la 1954a-jara Konstitucio, resumis la spertojn de la ĉina socialisma disvolviĝado kaj sorbis la internaciajn spertojn. Ĝi do estas la baza leĝo kun ĉinaj trajtoj, konformante al la bezonoj por la ĉina socialisma moderniga konstruado. Ĝi eksplicite difinas la politikan sistemon kaj ekonomian sistemon de Ĉina Popola Respubliko, la rajtojn kaj devojn de civitanoj, la starigon kaj respondecojn de ŝtataj institucioj, la fundamentajn taskojn de la ŝtato en la estonteco, kaj tiel plu. La fundamentaj karakterizaĵoj estas tio, ke ĝi difinas la bazan sistemon kaj fundamentajn taskojn de Ĉinio kaj determinas la 4 bazajn principojn kaj la bazan politikon de reformado kaj malfermo. Ĝi difinas, ke la tutlandaj diversnaciecaj popolanoj kaj ĉiuj organizoj devas preni la Konstitucion kiel bazan aktivadan kriterion. Neniu organizo aŭ individuo havas la privilegion super la Konstitucio kaj leĝoj.

Tiu ĉi Konstitucio estas dividita en 5 partojn: prefaco, ĝeneralaj principoj, bazaj rajtoj kaj devoj de civitanoj, ŝtataj institucioj, naciaj flago, emblemo kaj ĉefurbo. Ĝi havas 4 ĉapitrojn kun 138 artikoloj. Ĝis nun Ĉinio jam faris kvarfojan reviziadon, por ke ĝi estu pli kaj pli perfekta.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto