Vizitu Forumon

Politika Sistemo

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:20:17

Plurpartia Kunlaborado kaj Politika Interkonsiliĝa Sistemo

La plurpartia kunlaborado kaj politika interkonsiliĝa sistemo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio estas la baza politika sistemo de Ĉinio.

Ĉinio estas lando kun multaj partioj. Krom la reganta Komunista Partio, estas aliaj 8 demokratiaj partioj. Tiuj demokratiaj partioj jam ekzistis eĉ antaŭ la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Politike ili subtenas la gvidadon de la Komunista Partio. Tio estas ilia historia elekto en la procezo de longtempa kunlaborado kaj komuna klopodado kun la Komunista Partio. La Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉiuj demokratiaj partioj devas preni la Konstitucion kiel normon de siaj bazaj aktivadoj. Ĉiuj demokratiaj partioj estas organize sendependaj kaj ĝuas politikan liberecon, organizan sendependecon kaj leĝ-statusan egalecon difinitajn de la Konstitucio. La bazaj principoj de la kunlaborado inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj la demokratiaj partioj estas "longedaŭra kunekzisto, reciproka superrigardo, sincereco kaj komuna divido de gloro kaj malgloro".

Ĉinaj diversaj demokratiaj partioj ne estas neregantaj partioj, nek opoziciaj partioj, sed partoprenas en regado de la ŝtato. Ili partoprenas en interkonsiliĝado pri gravaj politikoj kaj pri kandidatoj de ŝtataj gvidantoj, en administrado de ŝtataj aferoj, kaj ankaŭ en plenumado de ŝtataj orientiloj, politikoj, leĝoj kaj regularoj.

Kiam la ŝtato prenos gravajn rimedojn aŭ decidos gravajn problemojn pri la nacia ekonomio aŭ popolaj vivrimedoj, la Komunista Partio de Ĉinio ĉiam faras interkonsiliĝadon kun la demokratiaj partioj kaj senpartiaj demokratiaj personoj por vaste aŭskulti iliajn opiniojn kaj proponojn, antaŭ ol fari la decidon. La demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj havas siajn reprezentantojn en la Tutlanda Popola Kongreso, la ŝtata regpotenca organo, en ĝiaj Konstanta Komitato kaj aliaj fakaj komisionoj, kaj en lokaj diversnivelaj popolaj kongresoj, por pli bone partopreni en ŝtata regado, politika interkonsiliĝado kaj ludado de superrigarda rolo. Ili ankaŭ plene ludas la rolon de demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj en la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj rekomendas personojn de la demokratiaj partioj kaj senpartiajn personojn preni gvidajn postenojn en diversnivelaj registaroj kaj justicaj institucioj.

Plurpartia kunlaborado kaj politika interkonsiliĝado havas jenajn formojn: 1) La popola politika interkonsiliĝa konferenco estas grava loko, kie diversaj partioj, popolaj societoj kaj diversrondaj personoj partoprenas en regado kaj interkonsiliĝado. 2) La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj diversnivelaj lokaj partiaj komitatoj okazigas kunsidon de la demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj, informas gravajn eventojn kaj faras interkonsiliĝadon pri gravaj orientiloj kaj politikoj, pri la nomlisto de kandidataj gvidantoj de la centra kaj lokaj registaroj, kaj pri la nomlisto de kandidatoj de reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj komitatanoj de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, por aŭskulti iliajn opiniojn kaj proponojn. 3) Reprezentantoj de diversnivelaj popolaj kongresoj el la demokratiaj partioj, kun la statuso de popolaj reprezentantoj, partoprenas en regado kaj interkonsiliĝado kaj ludas superrigardan rolon. 4) Membroj de la demokratiaj partioj estas elektitaj por preni gvidajn postenojn en la Ŝtata Konsilantaro, lokaj registaroj super la gubernia nivelo kaj koncernaj fakoj. 5) Kvalifikitaj membroj de la demokratiaj partioj estas rekomendataj por preni la gvidajn postenojn en prokuroraj kaj juĝaj institucioj.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto