Vizitu Forumon

Ŝtata Konsilantaro kaj Ĝiaj Ministerioj kaj Komisionoj

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:26:37

Ŝtata Konsilantaro

La Ŝtata Konsilantaro, nome la centra popola registaro, estas la plej alta ŝtata administra institucio. Ĝi plenumas leĝojn kaj rezoluciojn ellaboritajn kaj pasigitajn de la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĝia Konstanta Komitato, respondecas kaj faras raporton pri siaj laboroj al la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĝia Konstanta Komitato. La Ŝtata Konsilantaro havas la rajtojn, en la kadro de siaj devoj, determini administrajn rimedojn, ellabori administrajn regularojn kaj eldoni decidojn kaj ordonojn. La Ŝtata Konsilantaro konsistas el ĉefministro, vicĉefministroj, ŝtataferaj konsilantoj, ministroj de diversaj Ministerioj, direktoroj de diversaj Komisionoj, kaj tiel plu.

Nuntempe la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio konsistas el 28 departementoj, kiaj Ministerio de Eksteraj Aferoj, Naci-defenda Ministerio, Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, Eduka Ministerio, Sciencteknika Ministerio, Ŝtata Komisiono pri Naciecaj Aferoj, Ministerio de Publika Sekureco, Civil-afera Ministerio, Financa Ministerio, Konstruada Ministerio, Fervoja Ministerio, Akvoutiliga Ministerio, Kultura Ministerio, Higiena Ministerio, Ministerio de Komerco, Ĉina Popola Banko, kaj tiel plu.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto