Vizitu Forumon

Ŝtata Konsilantaro kaj Ĝiaj Ministerioj kaj Komisionoj

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:26:37

Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono

La ĉefaj devoj kaj taskoj de Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono estas ellabori kaj organizi plenumadon de la strategio de nacia ekonomio kaj socia evoluo, mez- kaj long-tempaj projektoj kaj jaraj planoj; studi kaj analizi enlandan kaj eksteran ekonomian situacion kaj cirkonstancon de disvolviĝo, fari prognozon aŭ antaŭ-alarmon pri la makroskopa ekonomio; esplori gravajn problemojn koncernantajn la ekonomian sekurecon de la ŝtato, elmeti proponojn pri makroskopaj reguligaj politikoj, sinteze kunaranĝi ekonomian kaj socian evoluadon; projekti grandajn programojn kaj dispozicion de laborforto; aranĝi konstruadan kapitalon de la ŝtata financo, direkti kaj kontroli uzadon de konstruada kapitalo el alilandaj kreditoj, direkti kaj kontroli uzadon de politikecaj kreditoj; konduki popolan kapitalon en fikskapitalan investadon; esplori kaj elmeti strategiajn celojn kaj politikojn pri utiligo de ekstera kapitalo kaj eksterlanda investado; ellabori administrajn leĝojn kaj regularojn pri nacia ekonomio, socia evoluo, reformado de la ekonomia sistemo, ekstera malfermo, kaj tiel plu.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto