Vizitu Forumon

Memore al s-ro Li Shijun

(GMT+08:00) 2012-12-24 12:59:46

de TAN XIUZHU

La 12-an de oktobro ĉi-jare, kiam ĈEL okazigis kunsidon por memori la 125-jariĝon de Esperanto, li ĉeestis ĝin kaj sidis apud mi. Antaŭ tio ĉi-somere li kuracis sin en hospitalo pro serioza kormalsano. Tamen en la tago de la kunsido mi vidis sur lia vizaĝo bonan koloron, afablan kaj mildan rideton. Parolante pri sia resaniĝo, li montris ĝojon, kontenton kaj memfidon pri la sano. Mi tute ne atendis, ke malpli ol unu monaton poste ni jam por ĉiam perdos lin, kaj tiu renkontiĝo fariĝos lia adiaŭo al ni ĉiuj, al la tuta Esperantujo.

En granda malĝojo, mi sentis iom da konsoliĝo, ke malgraŭ ĉio li vivis ĝis sia aĝo de preskaŭ 90 jaroj, rara aĝo por ĉinoj. Li foje diris al mi, ke li estis tre malsanema infanece. Junaĝe li suferis pulman malsanon kaj kuracistoj konstatis, ke li maksimume povos vivi plu du jarojn. Kial s-ro Li Shijun fine povis tiel longe vivi? Pro, por kaj per Esperanto, mi supozas. Li mem diris: "Dum mia vivo mi laboras nur por kaj per Esperanto." Esperanto estis lia idealo kaj laboro por kaj per ĝi estis lia granda plezuro.

Feliĉe, ke tuj post la finiĝo de la studado en la Esperanta kurso de la Pekina Brodkasta Instituto en 1965, mi fariĝis kolego kaj subulo de s-ro Li Shijun en la revuo El Popolo Ĉinio. Li estis unu el la plej fruaj tri profesiaj laborantoj de la gazeto. En la redakcio li laboris ĉefe por tradukado de artikoloj kaj polurado de tradukaĵoj de ni, junaj alvenintoj. Min profunde impresis liaj alta lingvonivelo, intereso kaj riĉaj scioj pri naturaj sciencoj, maŝinoj kaj teknikoj, amo al muziko kaj pentrado, lia seriozeco, absorbiteco en la laboro kaj ankaŭ lia ekscitiĝemo en la karaktero. Liaj tiuj hobioj kaj ecoj multe helpis lin, ke li povis traduki kaj verki diverspecajn artikolojn, kaj ankaŭ profitigis nin, ke ni ofte nin turnis al li por peti fakajn sciojn kaj terminojn, mankantajn kaj malfacile troveblajn por ni novuloj. Dum sia vivo li ne nur multe tradukis kaj verkis por El Popola Ĉinio, sed ankaŭ esperantigis en postlaboraj horoj, precipe post sia emeritiĝo grandan kvanton da ĉinaj literaturaj verkoj ampleksantaj poemojn, novelojn, romanojn, dramojn kaj aliajn verkoformojn, el kiuj menciindas Esperantaj versioj de tri ĉinaj plej famaj klasikaj romanoj Ĉe Akvorando, Romano pri la Tri Regnoj kaj Pilgrimo al la Okcidento, kaj pro tio li ricevis la unuan premion de la Fondaĵo Antoni Grabowski en 2003 kaj la Traduko-kulturan Premion por Dumvivaj Atingoj atribuitan de la Ĉina Tradukista Asocio en 2010. Kial s-ro Li povis plenumi tiom grandan kvanton da tradukaĵoj kaj verkaĵoj en la limigita vivo? Se oni scias, ke la Esperanta versio de Aŝma, epopeo de ĉinaj hanioj, estis plenumita de li ĉefe survoje ĉiutage de hejmo al la oficejo, oni mem jam havas la respondon: diligenteco kaj talento.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto