Vizitu Forumon

Profunde memori s-ron Li Shijun

(GMT+08:00) 2012-12-24 13:06:22

Li esperantigis dekojn da verkoj dum 70 jaroj

La gvidantoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj tiuj de la Ĉina Esperanto-Ligo ĉiam donas atenton kaj subtenon al eldonado de E-verkoj. Admirinde por mi estas, ke en 18 jaroj s-ro Li Shijun esperantigis tri el la kvar ĉinaj plej famaj klasikaj literaturaj verkoj: Ĉe Akvorando, Romano pri Tri Regnoj kaj Pilgrimo al la Okcidento, kaj poluris la E-version de la alia verko Ruĝdoma Sonĝo. Krome, li esperantigis ankaŭ Mirrakontoj de Liaozhai, Aŝma, Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento, Frosta Nokto, Noktomezo kaj aliajn pli ol 40 literaturajn verkojn. Mi iam okupiĝis pri tradukado de la araba lingvo kaj bone scias ĝojon kaj malfacilon de la tradukista laboro. Li sola plenumis tradukadon de tri klasikaj literaturaj verkoj kun versoj. Tio estas unika en la traduka historio de Ĉinio.

Ĉiuj homoj okupiĝantaj pri tradukado scias, ke ju pli simpla kaj facile lernebla estas la lingvo, des pli granda estas la defio kaj malfacilo en traduko de literaturaj verkoj. Esperanto estas internacia helpa lingvo kreita de doktoro Zamenhof antaŭ 125 jaroj. Ĝi estas simpla en vortofarado, facile lernebla kaj memorebla. Tial E-tradukistoj devas doni pli grandan penadon por esprimi riĉan enhavon de naciaj lingvoj per la relative simplaj vortoj.

Ĝuste pro tio, mi admiras la atingojn de s-ro Li Shijun. Mia kolego diris al mi, ke kiam s-ro Li estis juna, li ricevis la titolon "tradukisto sur biciklo". Tiam ĉiutage li biciklis ĉ. 2 horojn al la oficejo. Por plene uzi la tempon li kopiis partojn de artikoloj sur paperslipojn kaj survoje cerbumadis pri ilia traduko.

La diligenteco de s-ro Li Shijun ne reduktiĝis pro kresko de lia aĝo. Lia familiano diris al mi: "Li ofte laboris ĝis noktomezo, kvankam li jam estis pli-ol-80-jarulo. Kiam ni konsilis al li ne labori tiel malfrue, li diris, ke grandaĝulo nemulte dormas." Foje, kiam mi diris al li: "Vi devas bone zorgi pri vi mem. Ĉar via korpo ne nur estas via, sed ankaŭ apartenas al la tuta Esperantujo." Aŭdinte tion li ekridis respondante: "Ne gravas, por mia sano ĉiutage mi promenas unu horon eĉ en pluva tago, kaj foje-foje mi ludas violonon, pianon, kaligrafas kaj pentras por preventi mantremon, kiu influos miajn tradukadon kaj verkadon."

S-ro Li Shijun subite forpasis ne plenuminte la poluradon de Rakontoj de Afanti kaj la kompiladon de Ĉina Proverbaro, kies materialojn li kolektis dum kelkdekoj da jaroj. Ni sentas profundan bedaŭron pro lia forpaso.

S-ro Li Shijun iam diris: "Fariĝi bona tradukisto estas tre malfacile. Ĉar tradukado estas ligita kun kulturo. Ju pli riĉa estas la kono pri kulturo, des pli facila fariĝas la tradukado. Tradukado estas arto, kaj por bone traduki oni devas multe klopodi." En tradukado s-ro Li tre atentis uzon de vortoj kaj klopodis por perfektigi siajn tradukaĵojn. Tradukante la romanon de Bakin Frosta Nokto li havis malsaman opinion pri esprimo de la aŭtoro "pulmdoloro". Ĉar en pulmo ne estas nervo, tial oni ne povas uzi la vorton "pulmdoloro". Tio venis el lia propra sperto, ĉar kiam li migris al Sichuan-provinco, li estis atakita de ftizo kaj estis turmentita de la malsano dum 5-6 jaroj. Pro tio li skribis al Bakin por peti lian opinion. Ricevinte la aprobon de Bakin, li uzis "brustdoloron" anstataŭ "pulmdoloro" en sia tradukaĵo.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto