Vizitu Forumon

Ĉarmoj de Gŭangdonga Kulturo

(GMT+08:00) 2013-07-01 15:09:36

Karaj amikoj, la parolado, kiun vi aŭdas, estas humura dialogo en la gŭangdonga dialekto, tre populara same kiel la ĉina moderna komuna lingvo en Kantono. La gŭangdonga dialekto estas bazita sur la kantona dialekto kaj konservas grandan vortprovizon de la antikva ĉina lingvo. Ĝi estas tre populara en la delto de la Perla Rivero, Hongkongo kaj Makao kaj ankaŭ inter transmaraj ĉinoj. En la tuta mondo pli ol 100 milionoj da homoj parolas ĝin. Gŭangdonga opero kaj gŭangdonga muziko estas tipaj kulturaj specialaĵoj de la regiono.

Gŭangdonga opero, la ĉefa opero de la provinco, originis antaŭ pli ol 300 jaroj en Foshan. Ĝi estis la plej frue kondukita al fremda lando el ĉinaj operoj. Jam en 1852 la usona urbo San-Francisko raportis prezentadon de la trupo Hongfutang el Gŭangdongo. Tial gŭangdonga opero estis pli frue kondukita al fremda lando ol pekina opero, kies trupo faris sian unuan eksterlandan turneon sub la gvidado de fama aktoro Mei Lanfang en 1930. La 30an de septembro 2009 gŭangdonga opero estis enigita de Unesko en Reprezentan Liston de la Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto