Vizitu Forumon

Ĉarmoj de Gŭangdonga Kulturo

(GMT+08:00) 2013-07-01 15:09:36

Arto de gŭangdonga opero havas profundan bazon kaj estas ŝatata de homoj, precipe mezaĝuloj kaj maljunuloj en la regiono de gŭangdonga dialekto. Kutime kelkaj amatoroj konsistigas bandon kaj ludas la operon en parkoj, placoj aŭ aliaj publikaj ejoj. Lastatempe nia raportisto vizitis la klubon Lijiao. Ĝi havas ĉirkaŭ 30 membrojn. Ili kunvenas tri fojojn en ĉiu semajno kaj sin amuzas per prezentado de la opero. Sinjoro Jian Guoxin, estro de la klubo, diris, ke renkontiĝo de la membroj jam fariĝis nemankigebla parto de ilia vivo, kaj ankaŭ li mem delonge okupiĝas pri studo super la opero.

En la longa historio la opero nutris la spiriton de multaj homoj kaj derivis de si gŭangdongan muzikon, popolan muzikon kun apartaj trajtoj de la regiono. Gŭangdonga muziko kun bela melodio kaj vigla ritmo estis rigardata kiel la nacia muziko de Ĉinio dum tre longa periodo.

La ĉinoj diras, ke ĉiu loko havas siajn rojojn el diversaj partoj de la lando. Sinjoro Tang Kaixuan, unuaklasa muzikinstrumenta ludisto kaj reprezenta heredanto de programo de gŭangdonga muziko kiel ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo, prenis la ekzemplon, ke gŭangdonga muziko estas kvazaŭ fama plado, kaj oni povas senti apartan guston nur post frandado. Li diris:

"Gŭangdonga muziko estas ekscita kaj stimula. Ekzemple, la muzikaĵo Drakboata Remkonkurso maniuligas homojn same kiel bongustaj fritaĵoj, kaj iuj aliaj pecoj estas kvazaŭ salatoj. Ĉiu havas sian guston."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto