Vizitu Forumon

Dek furoraj ejoj en Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2010-04-29 15:28:09
Paca Hotelo

Paca Hotelo fondiĝis en 1929, komence nomiĝis Hotelo Huamao. Ĝi estas konstruaĵo gotika, altas je 77 metroj kaj havas 12 etaĝojn. Ĝi estas titolita "la unua fororienta domego".

La hotelo komencis refunkciadon en 1956 kaj estis nomata Paca Hotelo. En la lastaj jaroj, Paca Hotelo faris reformon al domoj kaj restoracioj.

Lokalizo: Nankina orienta vojo n. 20

Placo Henglong

Placo Henglong amasigas kaj internaciajn plej bonajn markojn kaj personecajn komercaĵojn, kaj montras direkton de ŝanhaja altnivela modo.

Lokalizo: Nankina okcidenta vojo n. 1266

Orienta Arta Centro

Ŝanhaja Orienta Arta Centro estas desegnita de franca arkitekto Paul Andreu, la desegno enkorpigis la nunan plej modernan stilon kun densa kulturo, nome revenon al la naturo. Kiel "ŝanhaja plej freŝa loko de eleganta arto", Orienta Arta Centro altiras nombron da homoj, kiuj strebas al modo.

Lokalizo: Kariofilo-Vojo n. 425

Bondo n.18

La antaŭa formo estas Banko Standard Chartered, la domego je 1,5 mil kvadrataj metroj troviĝas ĉe rivero, miksis stilojn de klasikismo, nova klasikismo, Baroque kaj miksismo.

Lokalizo: Zhongshan-orienta unu-vojo n. 18

M50

M50 estas la unua "ŝanhaja kreada industria zono", samtempe unu el la 11 trajtaj kulturaj stratoj de Ŝanhajo. Nun pli ol 80 artaj grupoj, desegnaj kompanioj kaj artistaj laborejoj el diversaj landoj sidas ĉi tie, estas la arta centro kun plej granda skalo kaj interflua forto en Ŝanhajo.

Lokalizo: Vojo Moganshan n. 50

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto