Vizitu Forumon

Dek furoraj ejoj en Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2010-04-29 15:28:09

Xintiandi

Simbolo de ŝanhajaj modernaj konstruaĵoj, malnova distrikto Shikumen estas la bazo de Xintiandi, Ŝanhajo ŝanĝis originalan loĝan funkcion de Shikumen, donis funkcion de komerca negoco al la distriko, reformis la malnovajn domojn, kiuj enkorpigas ŝanhajajn historion kaj kulturon, kiel centron modan, amuzan kaj kulturon, kiu kombinas restoraciojn, butikojn, merkatojn kaj artajn prezentejojn.

Lokalizo: Vojo Taicang n. 181

Ŝanhaja Drama Centro

Sekve de senĉesa enkonduko de fremdlandaj originalaj dramoj kaj elstaraj modernaj dramoj, Ŝanhaja Drama Centro kulturis ŝanhajan merkaton de dialoga dramo. Apreco de dialoga dramo en Ŝanhaja Drama Centro jam estas moda kulturo, vivmaniero, eĉ kutimo de nunaj ŝanhajaj junuloj.

Lokalizo: Vojo Anfu n. 288

Ŝanhaja Piktura Muzeo

Ĉi tie estis ĉevalkurejo de malnova Ŝanhajo, en plivastiga inĝenieriaĵo, oni tenis originalan aspekton de nova klasikismo, laŭ funkcio de piktura muzeo faris reformon. Kiel ŝanhaja kultura grava vizitkarto, Ŝanhaja Piktura Muzeo ofte okazigis aktivadojn kaj ekspoziciojn, liveris gravan scenejon al diversaj modernaj praktikaj artoj.

Lokalizo: Nankina okcidenta vojo n. 325

Parko 97

Parko 97 konsistas el restoracio kun itala stilo Baci, restoracio kun japana stilo Tokio Joe, klubo Cali-Fornia kaj aliaj restoracioj kaj amuzaj lokoj.

Lokalizo: Vojo Moulan n. 2-1

Dancejo Paramount

Aspekto de Paramount estas usona moderna stilo Art Deco, Dancejo Paramount estas plej freŝa konstruaĵo de Ĉinio, eĉ de la mondo en la 30-aj jaroj de la lasta jarcento, ankaŭ la ĉefa sociala loko de Ŝanhajo. En la 21-a jarcento, oni faris reformon, ne nur rekomencis ĝian antaŭan ŝikecon, sed ankaŭ amasigis pli da modernaj modaj faktoroj.

Lokalizo: Nankina okcidenta vojo n. 1728


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto